El Popola Ĉinio>头条新闻>

Festivalo de Pierogi en Pollando

| 2017-08-17
Bookmark and Share
 

    La 15-an de aŭgusto laŭ la loka tempo, en la pola urbo Krakovo okazis la 15-a Festivalo de Pierogi (Pjerogoj). Diversaj bongustaĵoj kun tiu ĉi nomo allogis milojn da lokanoj, turistoj kaj frandemuloj.

 

    Pierogi estas pola vorto por farunaĵo. Laŭdire "pie" signifas bankedon, kaj "rogi" angulon. Do la vorto signifas manĝaĵon kun kornetoj frandatan en bankedo.

 

 

    La farĉo de Pierogi povas havi salan aŭ dolĉan guston. La sala farĉo konsistas el terpomo, dispecigita viando, fungo, saŭrkraŭto ktp; la dolĉa el jogurto aŭ fruktoj: ekzemple ĉerizo, frago, mirtelbero ktp. Dume, por fari la ĉinan ĝozon (ĝjaŭzion) oni apenaŭ uzas frukton por farĉo. Ordinare ĉinoj uzas nur viandon aŭ legomojn tiucele.

 

    Poloj normale ne uzas pastorulojn, nur permane platigas farunan paston kaj per taso "eltranĉas" pecojn de la platigita farunpasto. Oni unue kuiras la viandan farĉon de Pierogi, sekve volvas malgrandan mason de la farĉo per farunpeco. Tio estas farado tute mala al tiu de la ĉina ĝozo.

 

    Dum la festivalo de Krakovo okazas serio da prezentaĵoj, inter ili la plej grava certe estas la konkurso de Pierogi-kuirado. Surloke, krome, oni povas gustumi centon da specoj de tiaj frandaĵoj. Fine de la kvartaga festivalo estas elektata la ĉampiono, t.e. la kuiristo de la plej bongusta farunaĵo.

 

 

    En Ĉinio, ĝozo, kiel tradicia farunaĵo, havas la atestatan historion de pli ol dumil jaroj. Ĝi estas ege ŝatata de hanoj. Ĝozo estas ankaŭ festa manĝaĵo en norda Ĉinio, kaj en multaj lokoj oni kutimas preni ĝin okaze de la vintra solstico kaj la Printempa Festo. En norda kaj suda partoj de Ĉinio oni havas diferencajn nomojn por ĝozo: en la nordo oni nomas ĝin "ĝjaŭzio", dum en la sudo "wonton (huntun-o)". Same estas malgrandaj diferencoj inter la du manĝaĵoj, la lasta havas pli maldikan farunpecon kaj pli malmultan farĉon.

 

* Ĉiuj vortoj pri la manĝaĵoj estas el la Esperanta Vikipedio.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments