El Popola Ĉinio>Usui Hiroyuki>

Bela dimanĉo realigita dank' al lecionoj de Esperanto

| 2017-08-15
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

    Dum mia kvinjara restado en Pekino mi instruis Esperanton en diversaj okazoj. Kiam mi estis en Japanio mi ne multe konsciis pri la graveco de instruisto de Esperanto, ĉar mi mem memlernis Esperanton kaj ne havis instruiston. Nur en Pekino mi komencis kompreni la gravecon de homo, kiu donis al vi la unuajn lecionojn de la lingvo: sen li aŭ ŝi vi ne ekzistus en esperantujo.

 

De maldekstre en la unua vico Amy kaj mi, de maldekstre en la dua vico Han Xin kaj Echo
 
Komuna foto kun "serpenta kukumo", cetere manĝebla

    Foje mi fariĝas gasto de miaj aktualaj aŭ iamaj kursanoj. Ankaŭ lastatempe, la 6-an de aŭgusto tio okazis. Unu tagon antaŭe per tujmesaĝilo kontaktis min mia kolegino Han Xin. Jam de kelkaj jaroj ŝi estis interesita pri Esperanto sed ne havis okazon lerni ĝin antaŭ ol komenci vizitadon al miaj lecionoj en 2014. Poste ŝi eĉ eklaboris en la Esperanto-sekcio de El Popola Ĉinio.

 

    Ŝi diris, ke Amy invitas nin (t.e. Han Xin mem, Echo, kaj min) al sia hejmo. Ankaŭ Amy kaj Echo antaŭe estis miaj lernantinoj. Mi akceptis la inviton, kaj estis decidite, ke proksime de mia loĝejo ni tri renkontiĝu kaj kune veturu al la hejmo de Amy per la aŭto de Echo.

 

    Aventuro en kampara Pekino

 

    Je la 10-a de la 6-a de aŭgusto, dimanĉe, ni renkontiĝis. Mi nur tiam demandis miajn kunveturantinojn: "Kie estas la hejmo de Amy?" La respondo: "... iom for de la flughaveno". Mi estis iom mirigita ĉar mi svage memoris, ke Amy loĝas ie en la centro de Pekino.

 

    Ni bezonis preskaŭ du horojn por atingi la celon ĉar survoje ni fojfoje perdiĝis en la fora, kampara regiono de Pekino. Mi kaŝe demandis min kiel Amy aŭ ŝia edzo iras al la laborejo de tiom fora loko. Sed ŝi poste klarigis, ke fakte temas pri vilao, kiun ili vizitas nur en semajnfinoj. Havi vilaon ŝajne nun estas mode: mi konas entute tri personojn, kiuj posedas vilaon!

 

"Kiun kanton ni kantu?" - la edzo de Amy staranta malantaŭe
 
Ludado de ukulelo
 

    En la vilao atendis nin ne nur Amy sed ankaŭ ŝia edzo. La edzo preparis ekster la domo fajron por kradrostado kaj ni rostis ŝafaĵpecojn sur stangetoj. Mi ja ofte manĝis tiun ĉinan specialaĵon, sed estis la unua fojo havi okazon mem rosti ilin sur fajro. Ni manĝis ankaŭ legomojn (maizo estis farita en la ĝardeno, kie ni manĝis!) kaj kokflugilojn kuiritajn en sojsaŭco kaj vinagro laŭ filipina maniero, kiun mi kuris hejme kaj kunportis.

 

    Post la manĝo ni eniris en la domon, babilis kaj eĉ iom kantis unu-du kantojn dum mi ludis ukulelon akompane. Estis la ideo de Amy, ke mi kunportu la muzikilon. Ja estis bela dimanĉo pasigita en amika rondo, kvankam ni ne parolis esperante sed ĉine. Malgraŭ tio estis samideana etoso ĉar, kiel mi jam skribis, sen Esperanto aŭ ĝiaj lecionoj ni entute ne ekkonus unu la alian.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments