El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Poŝtelefon-skano por uzi metroon

| 2017-08-14
Bookmark and Share

 
 

Oftas poŝtelefona pago, kaj postulo de poŝtelefona pago en publika trafiko pliiĝas. Ekde la 14a de aŭgusto pekinanoj povos uzi metroon per poŝtelefona pago.

 

Manlibroj akireblaj en ĉiuj stacioj


Manlibro pri Poŝtelefona Pagsistemo estas libere prenebla en ĉiuj 274 metroliniaj stacioj.

 

Sen bezono de Interreto


Pekinaj metrolinioj ĉiutage transportas dek milionojn da pasaĝeroj. Por mildigi la servan premon, la metroo adoptas la saĝan ilon, kaj la pago funkcias sen interreto.

 

La funkcio neuzebla ĉe iPhone


La sistemo estas aplikebla por poŝtelefonaj modeloj kun la funkcio NFC. La uzo de la sistemo estas malgranda, ĉar ne ĉiuj poŝtelefonoj subtenas tiun sistemon. Preskaŭ 160 modeloj de la poŝtelefonaj markoj Mi, Huawei, Samsung, Nubia, OnePlus kaj Meizu subtenas la sistemon.


iPhone ne funkciigas NFC en publika transporto, do ĝiaj uzantoj ne povas uzi la sistemon.


Laŭ provo-uzo, la tansakcia kvanto de la sistemo rapide kreskas, kaj la sistemo multe disvolviĝos.

 

Multiĝos poŝtelefona pago


Junuloj en Pekino, Ŝanhajo kaj aliaj grandaj urboj jam alkutimiĝis al uzo de poŝtelefona pago, kaj metrooj en kelkaj urboj jam funkciigis poŝtelefonan pagon. Parto de mezaĝuloj kaj maljunuloj ne scias kiel pagi per poŝtelefono, pro tio la nombro de uzantoj de tiu pagmaniero estas ankoraŭ malgranda. Oni antaŭkalkulas, ke uzantoj de poŝtelefona pago por metroo draste kreskos en Pekino dum la venontaj tri-kvin jaroj.

 

Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments