TEJO kongresas en Afriko kaj elektis novan estraron
La 5-an de aŭgusto malfermiĝis en la urbo Aneho, en Togolando, la ĉi jara Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO, kiu por la unua fojo okazas en afrika lando. Dum la kongreso estis elektita de la komitato la nova estraro de TEJO, kun membroj el tri kontinentoj. Jen la novaj estraranoj de TEJO:
Prezidanto: Enric Baltasar, el Hispanio
Vic-prezidanto 1: Konstanze Schönfeld (Tuŝka), el Germanio
Vic-prezidanto 2: Francesco Maurelli, el Germanio
Ĝenerala Sekretario: Hoan Tran (Ĝojo), el Vjetnamio
Kasisto: Mung Bui (Feliĉa), el Vjetnamio
Estrarano: Charlotte Scherping Larsson, el Germanio
Estrarano: Doniben Jimenez Jaramillo, el Kolombio
La novaj estraranoj ĵus enposteniĝis por dujara oficperiodo. El Popola Ĉinio deziras fruktodonan laboron al la nova estraro de TEJO!
Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto
Fonto: TEJO-retejo
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat