El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj lernolibroj pri matematiko estos uzataj en klasĉambroj de britaj lernejoj

| 2017-08-09
Bookmark and Share
Lernolibro pri matematiko uzata de ŝanhajaj lernantoj
 

    Laŭ raporto en retejo de New York Times, la lernolibroj pri matematiko uzataj de ŝanhajaj element-lernejanoj aperos en klasĉambroj de britaj lernejoj, celante altigi la matematikan nivelon de britaj lernantoj.

 

    Ekde januaro de la venonta jaro, britaj instruistoj povos uzi tiujn 36 lernolibrojn por instrui matematikon. En la libroj, ĉio estos tradukita al la angla lingvo, krom la simbolo de ĉina juano, kiu estos anstataŭigita de tiu de brita pundo.

 

    Profesoro Zhao Yong de usona Kansas-Universitato diris, ke Azio ĉiam lernis de Eŭropo kadre de edukado, sed nun subite Eŭropo komencas lerni de Azio.

 

Praktika libro pri matematiko de Ŝanhajo en librejo de Londono
 

    Laŭ informo, ĉinaj lernolibroj pri matematiko liveras pli multe da enhavoj ol tiuj postulataj de britaj lernejoj.

 

    En la Projekto por Taksi Internaciajn Lernantoj en la jaroj 2009 kaj 2012, lernantoj el Ŝanhajo akiris la plej altajn poentojn pri legado, scienco kaj matematiko, kompare kun alilandaj samaĝuloj.

 

    En 2015, la matematika noto de britaj lernantoj estis en la 27-a loko kaj falis unu pozicion kompare kun antaŭ 3 jaroj.

 

    Krom Britio, aliaj landoj inkluzive de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Kenjo kaj Malajzio, interesiĝas pri la edukada modelo de Ĉinio.

 

Vendo de revuo en Britio: unu libro kontraŭ 3 pundoj, 3 libroj kontraŭ 12 pundoj
 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments