El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉirkaŭ 94% da senpilotaj aviadiloj estas produktitaj en Ĉinio

| 2017-08-09
Bookmark and Share

    Lastatempe la usona terarmeo subite malpermesis al siaj subaj organizoj la uzadon de senpilotaj aviadiloj kaj rilataj ekipaĵoj faritaj de la ĉina kompanio DJI. La kialo donita de la usona flanko estas: ekzistas retaj likadoj pri sekureco. Sed la plej nova esploro montras, ke la tiel nomata "kialo" estas maltrafa.

 

Senpilota aviadilo farita de DJI por civila uzo
 

    Laŭ raporto de The Verge, usona retejo pri sciencteknikaj novaĵoj, la 8-an de aŭgusto la usona registaro publikigis rezulton de enketo pri la ekipaĵoj de DJI. La rezulto de la enketo evidentigas la datuman sekurecon de la produktaĵoj de la kompanio.

 

    Kaj, la kompanio DJI insiste deklaris, ke ĝi ne estas entrepreno pri armiloj, kaj ĝi neniam celas uzi siajn produktaĵojn en milita kampanjo.

 

    La produktaĵoj de Ĉinio por civilaj celoj, ekzemple tiaj aviadiloj, estas aĉetataj de fremdlandaj armeoj, kaj tio fakte jam simbolas la leviĝon de la ĉina produkta industrio.

 

    Laŭ statistikoj nun tutmonde 94% da senpilotaj aviadiloj estas produktitaj en Ĉinio, kaj inter ili la ekipaĵoj por civila celo havas evidentan industrian avantaĝon. Laŭ la statistiko de la Shenzhen-a Asocio de Senpilotaj Aviadiloj, en 2016 la totala produkt-valoro de la senpilotaj aviadiloj por civila uzo produktitaj en Ĉinio superis 26 miliardojn da juanoj. La produktaĵoj de DJI jam okupis 70% de la koncerna merkato de la tuta mondo.

 

Senpilota aviadilo por agrikultura celo produktita de DJI
 

    Krom la kapablo de ĉinaj firmaoj en esplorado kaj produktado, ne mankeblas al ili ankaŭ la subtenoj de la ĉina registaro. Laŭ konigoj, por la bezono de riparado de ĉinaj produktaĵoj forvenditaj al eksterlando la ĉina dogano utiligas faciligajn politikojn en doganaj areoj pri senkontrolado de atestiloj kaj nuligo de impostoj, por ke la tuta periodo de la riparado en Ĉinio kaj resendo al eksterlanda aĉetinto mallongiĝu ĝis malpli ol 3 tagoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments