El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Intervjuo: Danka Leyk, pri amo kaj psikologio

| 2017-08-04
Bookmark and Share

Intervjuis: Rafael Henrique Zerbetto

 

 

    La varsovia psikologo Danka Leyk estas konata en pluraj esperantistaj rondoj. Multaj konas ŝin pro metiejoj pri rondodancoj en pluraj esperantaj aranĝoj en Eŭropo, sed ŝi ankaŭ estas bona preleganto, kaj allogis multegon da homoj al sia prelego dum pasintjara ArKonEs - Artaj Konfrontoj en Esperanto, tritaga evento kiu okazas ĉiuseptembre en Poznano, Pollando. Parolante elokvente kaj per simpla lingvaĵo, ŝi transdonis kelkajn el siaj scioj kaj spertoj pri psikologio per interesa prelego pri kiel prizorgi amrilatoj.

 

    EPĈ: Antaŭ ol paroli pri la temo de via prelego en ArKonEs, bonvolu iom rakonti pri via profesia vivo.

 

    DL: Mi estas polino vivanta en Varsovio kaj profesie mi estas infana psikologo. Kiam oni okupiĝas pri infanoj oni kompreneble okupiĝas pri gepatroj kaj rilatoj inter infanoj kaj gepatroj. Kaj ĉar amo estas bazo por ke estu bonaj rilatoj inter ili, mi nature koncentriĝas en tiu ĉi temo. Pro longdaŭraj spertoj mi decidis iom dividi miajn sciojn pri tiu temo kun aliaj esperantistoj.

 

    EPĈ: Kaj vi prelegis en ArKonEs. Sed via prelego fokusas en amrilatoj inter plenkreskuloj, kaj speciale menciinda afero estas tio, ke multaj homoj venis spekti vian prelegon. Kial tiu temo estas tiom atentokapta?

 

    DL: Estas bone por preleganto elekti temon pri kiu multaj homoj spertas aŭ ŝajnas sperti. Ĉiu el ni aŭ amis, aŭ amas, aŭ amos aŭ ĉio samtempe, do estas vere temo pri kiu ĉiuj spertas, sekve estas temo interesa kaj por homoj kiuj aŭskultas kaj por preleganto, ĉar oni facile kaj abunde ricevas kaj demandojn kaj rimarkojn, kiujn homoj poste utiligas. Mi enkondukis mian prelegon per Teorio de Amo, de Robert Sternberg, Usonano, kiu kreis la Trifaktoran Teorion pri Amo, do mi dividis tion kun miaj aŭskultantoj, por ke amo ekzistu aŭ por ke ni parolu pri amo necesi tri elementoj: intimeco, pasio kaj engaĝiĝo. Mi priskribis kiel kompreni ĉiun unuopan elementon kaj ankaŭ priskribis la fazojn de ĉiu amrilato: amrilato komenciĝas per enamiĝo, poste venas romantika komenco, tiu kompleta amrilato pri kiu ĉiu revo okazas kiam tiuj tri elementoj samtempe estas viglaj, vivantaj kaj subtenataj, kaj se tio ne funkcias, tiu rilato povas iom ŝanĝiĝi, transiri al partnereca rilato, en kiu mankas iomete pasio aŭ ĝi ne tiom viglas, kaj se intimeco falas, tio ankaŭ igas la rilaton malplena, kaj rilato malplena tendencas al la fino, kio estas kompreneble malagrabla, ofte vere drama, malfacila travivaĵo kiu lasas spurojn. Tio estis komenco, kaj poste mi ankaŭ rakontis kaj dividis miajn sciojn pri kiel subteni rilaton. Kaj tio ne temas nur pri rilatoj inter paroj aŭ plenkreskuloj, sed fakte, laŭ mi, miaj konsiloj estas ankaŭ taŭgaj por amikecaj rilatoj, por rilatoj kun familio, kaj certe ankaŭ por rilatoj inter infanoj kaj gepatroj, speciale ĉar temas pri Kvin Lingvoj de Amo.

 

 

    EPĈ: Kiuj estas la kvin lingvoj de amo?

 

    DL: Kompreneble, mi komencu de tio, ke denove usonano, Gary Chapman, surbaze de sia longdaŭra laboro kiel konsilanto por partneroj/gepatroj, li konstatis ke malgraŭ la uzado de la sama lingvo ni kvazaŭ uzas ĵargonojn de ĝi, kaj tio, ke oni uzas unu kaj alia la duan povas kaŭzi mankon ne nur de interkompreno, sed ankaŭ la sento esti amata ne funkcias tiel, kiel ni atendus. Mi diris, ke ekzistas kvin lingvoj de amo: la unua lingvo estas kuraĝigo, kiu estas esprimado per vortoj, la dua lingvo estas helpo, la tria estas tempo, la kvara estas donacoj, kaj la kvina estas tuŝo.

 

    EPĈ: Kiel oni povas uzi tiujn lingvojn cele al prizorgo de amrilato? Kiun konsilon vi povas doni al niaj legantoj?

 

    DL: Laŭ mi, kio gravas estas rekoni kio estas nia propra lingvo, la plej ŝatata aŭ plej grava, ĉar fakte ni ĉiuj uzas tiujn kvin lingvojn, tamen ne samgrade. Povas esti ke unu el ili estas tiom grava ke fakte aliaj apenaŭ funkcias en niaj vivoj. Do oni devas unue ekkonscii pri kiu estas sia propra lingvo de amo, poste ekkonscii pri kiu estas la plej grava lingvo de amo de sia partnero, infano, gepatro, ĉiu persono kun kiu vi ŝatus, estas por ni plej grave ke la rilato funkciu. Estas diversaj manieroj rekoni sian lingvon de amo, ofte pripensado lasas nin diveni kiun lingvon estas por ni la plej grava, sed estas ankaŭ ebleco respondi kelkajn demandojn por trovi respondon sur la retejo de Gary Chapman (http://www.5lovelanguages.com, anglalingve), tio utilas se ne sufiĉas cerbumado. Mi proponas, ke oni uzu iom da tempo por rekoni la lingvon de amo, propra kaj de niaj proksimuloj, ĉar fakte sen ĝusta konscia uzado de tiuj lingvoj oni kelkfoje, malgraŭ multaj penoj, dediĉado de tempo kaj atento, oni venas al la okazo, ke la alia ne sentas sin amata, kiam la amujo, kiun ĉiu el ni enhavas, sentas sin malplena, kaj tio estas kompreneble tre frustriga. Do provu, por bonigo de viajn rilatojn, dediĉi iom de via tempo al tiu temo.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments