El Popola Ĉinio>头条新闻>

Por la justeco kaj senpartieco Ĉinio publikigis dokumenton celante prezenti la veron

| 2017-08-04
Bookmark and Share
 

    La 2an de aŭgusto la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj publikigis dokumenton titolitan "La fakto, ke barataj trupoj de landlima defendo, transpasinte la landlimon inter Ĉinio kaj Barato ĉe la sekcio de Sikimo, eniris la teritorion de Ĉinio, kaj la starpunkto de Ĉinio", farante al la internacia komunumo plian klarigon pri la vero ke barataj trupoj transpasis la landlimon kaj kompletan eksplikon pri la starpunkto de la ĉina registaro. Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio tiel faris entute kaj por defendi siajn teritorion kaj suverenecon, kaj por protekti la bazajn principojn de la internacia juro kaj de la internaciaj rilatoj, justecon kaj senpartiecon. Ĉinio kredas, ke justeco restas en la koro.

 

    Tiu ĉi dokumento montras, ke la 18an de junio barataj trupoj de landlima defendo transpasis la landlimon inter Ĉinio kaj Barato ĉe la sekcio de Sikimo kaj eniris la teritorion de Ĉinio. Kaj ĝis nun la barataj trupoj ankoraŭ kontraŭleĝe restas sur la teritorio de Ĉinio. Post la evento Ĉinio per diplomatiaj kanaloj plurfoje faris demarŝojn al Barato, donis fortan kondamnon pri la kontraŭleĝa transpasado de barataj trupoj, postulis al Barato sekvi la historian traktaton pri la landlimo kaj tuj senkondiĉe retiri la trupojn en sian flankon de la landlimo. Ĉinio siavice montris/as sian grandan sindetenadon, dum Barato prenis neniun paŝon por korekti sian eraron, sed male, ĝi fabrikis por si multe da pravigoj kaj pretekstoj. Por tio Ĉinio publikigis la dokumenton.

 

(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments