El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto Xi alvokis strebi por granda venko de socialismo kun ĉinaj trajtoj

| 2017-08-04
Bookmark and Share

    Prezidanto Xi Jinping diris en la malferma kunveno de altnivela seminario antaŭ la 19a Nacia Kongreso de la Komunisma Partio de Ĉinio (KPĈ), ke Ĉinio devas strebi por la granda venko de socialismo kun ĉinaj trajtoj.

 

    Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en la seminario kun la ĉeesto de provincaj kaj ministraj oficialuloj, kiu okazis de merkredo al ĵaŭdo.

 

    Xi diris, ke socialismo kun ĉinaj trajtoj estas la temo de la teorioj kaj praktikoj de la tuta partio ekde la reformo kaj malfermo antaŭ kvardek jaroj, kaj la KPĈ devas alte levi la standardon de socialismo kun ĉinaj trajtoj.

 

    Xi alvokis por pli firma fido al la vojo, teorio, sistemo kaj kulturo de socialismo kun ĉinaj trajtoj por certigi, ke la KPĈ kaj lando antaŭeniru en la ĝusta direkto. Li instigis membrojn de la partio proponi novajn pensojn, strategiojn kaj rimedojn surbaze de la stadioj kaj trajtoj de la disvolviĝo de Ĉinio kaj ankaŭ la popola deziro pri pli bona vivo.

 

    Por fini konstruadon de modere prospera socio, realigi la ĉinan revon de nacia rejuniĝo, Xi vokis la tutan landon fari kontinuajn klopodojn, adopti ĝeneralan pensmanieron por antaŭenigi ekonomian, politikan, kulturan, socian kaj ekologian progreson kaj akceli kunordigitan disvolvadon de la "Kvar Plenampleksecoj".

 

    La Kvar Plenampleksecoj aludas kompletan kvaropan strategion, kiu celas plenamplekse finkonstrui modere prosperan socion, profundigi reformon, antaŭeniri jurŝtatan konstruon kaj fortigi striktan regadon de la Partio.

 

(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments