La 2-a de aŭgusto, "Tago de superŝarĝiĝo de la tero"
La Monda Fonduso por la Naturo kaj la Tutmonda Reto de Piedsignoj, esplora organizo por la naturo, kune publikigis raporton, kiu diras, ke kvankam ĝis la fino de 2017 restas ankoraŭ preskaŭ kvin monatoj, tamen la ĉi-jara "Tago de superŝarĝiĝo de la tero" jam alvenis en la 2-a de aŭgusto.
Laŭ la raporto la homaro jam eluzis ĉiujn naturajn rimedojn, kiuj povas esti regeneritaj de la tero dum la tuta jaro. Tio signifas, ke la kvanto de karbona dioksido ellasita de la homaro en la unuaj 7 monatoj de tiu ĉi jaro jam superis tiun absorbeblan de la oceano kaj arbaroj en la tuta jaro. Tial ĉi-jare "la Tago de superŝarĝiĝo de la tero" alvenis en la 2-a de aŭgusto, 139 tagojn pli frue ol la sama tago antaŭ 30 jaroj.
Redaktoro: Kang Caiqi
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat