El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 2-a de aŭgusto, "Tago de superŝarĝiĝo de la tero"

| 2017-08-03
Bookmark and Share

 

    La Monda Fonduso por la Naturo kaj la Tutmonda Reto de Piedsignoj, esplora organizo por la naturo, kune publikigis raporton, kiu diras, ke kvankam ĝis la fino de 2017 restas ankoraŭ preskaŭ kvin monatoj, tamen la ĉi-jara "Tago de superŝarĝiĝo de la tero" jam alvenis en la 2-a de aŭgusto.

   

    Laŭ la raporto la homaro jam eluzis ĉiujn naturajn riĉfontojn, kiuj povas esti regeneritaj de la tero dum la tuta jaro. Tio signifas, ke la kvanto de karbona dioksido ellasita de la homaro en la unuaj 7 monatoj de tiu ĉi jaro jam superis tiun absorbeblan de la oceano kaj arbaroj en la tuta jaro. Tial ĉi-jare "la Tago de superŝarĝiĝo de la tero" alvenis en la 2-a de aŭgusto, 139 tagojn pli frue ol la sama tago antaŭ 30 jaroj.



    "La Tago de superŝarĝiĝo de la tero" estis proponita de la Tutmonda Reto de Piedsignoj por instigi la homaron zorgi pli multe pri la homaj ekologiaj piedsignoj. La tago estas la dato, kiam la homaro tro multe uzis ekologiajn resursojn kaj la uzita kvanto jam superis la ekologian subtenkapablon de la tero.

 

    La tago jaron post jaro pli kaj pli fruiĝas, kio montras troan uzon de ekologiaj resursoj fare de homoj, kiu superas la biologian kapaciton de la planedo.


 

 

    Kion finfine signifas la alveno de "la Tago de superŝarĝiĝo de la tero"? Laŭ la esploro de la Monda Fonduso por la Naturo, unu el la ĉefaj efikoj de ekologia superŝarĝiĝo estas la klimata ŝanĝo. Krome, antaŭ la degenero kaj detruiĝo de la ekologia sistemo, la stato de tia superŝarĝiĝo povas ekzisti nur dum nelonga periodo. Ĝiaj efikoj jam fariĝas evidentaj: ekzemple, arbaroj ŝrumpas, rimedoj de la fiŝkapta industrio reduktiĝas, la tero degeneras, rimedoj de dolĉa akvo malkreskas kaj la biodiverseco perdiĝas...


    La Monda Fonduso por la Naturo rimarkigis, ke la antaŭenigo de renovigebla pura energio estas prioritata, ĉar pli ol duono de la influo de la homaro al ekologio venas de ellasado de karbona dioksido, speciale bruligo de fosiliaj brulaĵoj.

 

    La raporto pledas por tio, ke ni ĉiuj finu aŭ eĉ renversu la nunan tendencon per manĝado de malpli da viando, uzo de malpli da brulaĵo kaj reduktita malŝparo de manĝaĵo, kontribuante al prokrasto de la elĉerpiĝo de renovigeblaj rimedoj de la tero.



Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments