El Popola Ĉinio>头条新闻>

Publikigita la listo de la 500 ĉinaj potencaj entreprenoj

| 2017-08-02
Bookmark and Share
 

    La 31-an de julio en la retejo de la ĉinlingva versio de la gazeto Fortune estis publikigita la plej nova listo de la 500 plej potencaj kompanioj de Ĉinio, en kiu Sinopec, la Ĉina Nacia Petrol-Kompanio kaj la Ĉina Ŝtata Konstruado okupas la unuajn tri lokojn kaj la loĝistika kompanio SF-Ekspreso eniris la liston por la unua fojo.

 

    Laŭraporte la totala sumo de enspezo de tiuj 500 ĉinaj kompanioj atingis ĉi-jare 33.54 duilionojn da juanoj kreskinte je 9% kompare kun tiu de la lasta jaro.

 

    La unuaj tri kompanioj en la listo restas Sinopec, la Ĉina Nacia Petrol-Kompanio, kaj la Ĉina Ŝtata Konstruado. La kunigita enspezo de la unuaj du kompanioj superis dekonon de tiu de ĉiuj 500 kompanioj en la listo kune. Sekvas ilin la aŭtomobila kompanio SAIC, kiu restas la ĉampiono pri la sumo de vendado en la ĉina merkato kaj pligrandiĝas ĝia avantaĝo kiel la ĉampiono en vendado. La asekura kompanio Ping An de Ĉinio lastjare okupis unu el la 10 unuaj lokoj, kaj supreniris al la 5-a loko ĉi-jare. Tiel ĝi fariĝis la unua kompanio el la asekura industrio kaj ankaŭ la unua inter la ne-ŝtataj kompanioj.

 

    Kelkaj kompanioj, kiuj nove eniris en la liston, samtempe estas tiuj, kiuj estis nove enlistigitaj en la borso. SF-Ekspreso estas unu ekzemplo, kaj estas la unua fojo, ke ĝi eniris en la liston okupante la 112-an lokon.

 

    Se paroli pri pliaj kampoj, la akumulita enspezo de la industrio de interretaj servoj kreskis je 36.7% kompare kun tiu de la lasta jaro. Kaj 8 pliaj kompanioj de la industrio de nemoveblaĵoj nove eniris en la liston kaj nun tiu ĉi industrio okupas pli ol dekonon de la tuta listo. Inter la kompanioj listigitaj en la borso gajnas la plej grandan profiton ankoraŭ la Industria kaj Komerca Banko de Ĉinio. Ĝia neta profito atingis 278.249 miliardojn da juanoj kreskinte je 0.4 % kompare kun tiu de la lasta jaro. Tamen inter la 11-a kaj 20-a plej profitantaj kompanioj aperis du privataj kompanioj Tencent kaj Alibaba. La profitkvoto de Tencent estas 27%, kaj ĝi trovas sin ankaŭ en la unuaj 40 lokoj de la listo de la kompanioj kun plej granda profitkvoto.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments