El Popola Ĉinio>头条新闻>

Japana tagĵurnalo: pli kaj pli multe da eksterlandaj entreprenoj konstruas altteknikajn fabrikojn en Ĉinio

| 2017-08-02
Bookmark and Share
 

    La 25-an de julio la sudkorea kompanio LG-Ekranoj anoncis, ke en la urbo Kantono de la provinco Guangdong, suda Ĉinio, estos konstruita fabriko de organikaj fluoreskaj ekranoj per la komuna kapitalo kun Ĉinio. Por tiu celo LG planas investi ĉirkaŭ 180 miliardojn da japanaj enoj, kaj estas antaŭvidate, ke ĝi fariĝos la unua grandskala fabriko de tiuspecaj ekranoj en Ĉinio. Laŭ raporto de la retejo de la japana tagĵurnalo Nihon Keizai Shimbun en la 27-a de julio, en Ĉinio, kiu estas konata kiel "fabriko de la mondo", daŭre kreskas la laborkostoj, sed samtempe kreskas ankaŭ la aĉetpovo de ĉinaj konsumantoj. Kaj dank' al la koncerna politiko de la ĉina registaro pli kaj pli multe da eksterlandaj entreprenoj komencas konstrui fabrikojn de altnivelaj teknikoj en Ĉinio.

 

 

    Ankaŭ Samsung, alia sudkorea kompanio pri elektronikaĵoj, konstruos fabrikon de altnivelaj teknikoj en Ĉinio. La firmao planas investi ĉirkaŭ duilionon da japanaj enoj en fabrikon de duonkonduktaĵo-memoriloj en la urbo Xi'an de la provinco Shaanxi, nordokcidenta Ĉinio. Oni instalos tie la duan produktan linion por poŝtelefonaj memoriloj de la tipo "NAND".

 

    La fono de la sinsekva konstruado de fabrikoj de altnivelaj teknikoj fare de eksterlandaj entreprenoj estas, ke la politiko de la ĉina registaro "Inteligenta Fabrikado de Ĉinio 2025" kaj ĝiaj aliaj strategioj por antaŭenigi diversajn industriojn sukcesas altiri la investojn por altnivelaj teknikoj.

 

    La japana aŭtoprodukta firmao Toyota jam komencis diskuti pri la produktado de pure elektraj aŭtomobiloj en Ĉinio, eventuale ekde 2019.

 

    En la urbo Dalian de la provinco Liaoning, nordorienta Ĉinio, alia japana kompanio Panasonic konstruis fabrikon de litibaterioj por nov-energiaj aŭtomobiloj: ekzemple, pure elektraj aŭtomobiloj kaj konektaj hibrido-elektraj aŭtomobiloj. Laŭplane la produktado tie komenciĝos en tiu ĉi jaro.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments