El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ne forgesu rigardi astronomiajn mirindaĵojn en aŭgusto!

| 2017-08-01
Bookmark and Share

    En tiu ĉi aŭgusto okazos serio da astronomiaj fenomenoj, kiuj igos kaj fakulojn pri astronomio kaj ĝiajn amatorojn entuziasmaj! Laŭ la prognozo de astronomoj sinsekve aperos: parta eklipso de la luno, meteorpluvo el la Perseo (perseidoj), meteorpluvo el la Kappa-cigno (kappa-cignidoj) kaj plena eklipso de la suno.

 

 

    Inter ili la unua okazos la lun-eklipso, kiu daŭros de la 7-a ĝis la 8-a de aŭgusto. Zhang Yang, direktoro de la scienc-populariga sekcio de la observatorio Zijinshan de la Ĉina Akademio de Sciencoj, diris, ke la ĉi-foja lun-eklipso komenciĝos je 01:22 de la 8-a de aŭgusto, atingos sian kulminon je 02:20; la luno reprenos sian rondan formon je 03:18 kaj ĉio finiĝos je 04:51. La tuta procezo daŭros unu horon kaj 55 minutojn.

 

    Sur pli ol duono de la terglobo oni povos vidi la lun-eklipson, aŭ almenaŭ ĝian partan procezon. La regiono kovros la tuton de Azio, Oceanio, Antarkto kaj grandajn partojn de Eŭropo kaj Afriko. En granda parto de nordorienta Ĉinio oni ne povos vidi la postan duonon de la eklipso, sed en aliaj partoj de la lando la tuto estos observebla.

 

 

    Kiel unu el la plej grandaj tri meteorpluvoj de la norda hemisfero, tiu de la perseidoj estas forta kaj stabila. Ĝi valoras kaj por sciencaj esploroj kaj por simpla spektado. La vigla periodo daŭros de la 17-a de julio ĝis la 24-a de aŭgusto, kaj koincidos kun la someraj ferioj de lernantoj kaj studentoj. Do en ĉiu-jara somera libertempo la meteorpluvo de la perseidoj fariĝas la plej rimarkinda astronomia fenomeno.

 

    La kulmino de la ĉi-jara meteorpluvo de la perseidoj estos de 22:00 de la 12-a de aŭgusto ĝis 10:30 de la 13-a. Tiam pohore estos videblaj ĉirkaŭ 150 meteoroj.

 

 

    En la vigla periodo de la perseidoj, la 18-an de aŭgusto ankaŭ kulminos alia meteorpluvo: kappa-cignidoj (kappa cygnids).

 

    Astronomoj diris, ke kvankam en ĝia kulmino vidiĝos nur kelkaj "steloj", tamen ili malrapide fluos tra la ĉielo kun mallonga spuro, pli blanka koloro kaj pli forta brileco. Ĉio tio estos certe rigardinda.

 

 

    Kiel la plej atendinda astronomia fenomeno en 2017, de la nokto de la 21-a ĝis la frumateno de la 22-a de aŭgusto, prezentiĝos sur la ĉielo mirinda plena eklipso de la suno.

 

    La zono de la plena eklipso ĉi-foje estiĝos en la nordorienta Pacifiko, surteriĝos ĉe la nordokcidenta Usono, moviĝos ĝis la sudorienta parto de la lando kaj finiĝos meze de Atlantiko. La eklipso komenciĝos je 00:49 (laŭ la pekina tempo) sur Pacifiko kaj finiĝos je 04:02 sur Atlantiko en la 22-a de aŭgusto. Oni povos observadi partan sun-eklipson de diversaj gradoj en regionoj vastaj je kelkmiloj da kilometroj ĉe ambaŭ flankoj de la zono de plena sun-eklipso.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments