El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fremdlandaj amaskomunikiloj atentas paradon de Ĉinio

| 2017-07-31
Bookmark and Share
 

    La 30-an de julio, en la trejna bazo Zhurihe de Interna Mongolio en norda Ĉinio, okazis grandioza parado por festi la 90-an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, kiu falos en la 1-a de aŭgusto. Tio estas la unua fojo, ke la ĉina armeo okazigis paradon ĉe la Armea Tago post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, kaj vekis multajn atentojn de fremdlandaj amaskomunikiloj.

 

 

    TACC, Ria Novosti, Interfax kaj aliaj pli ol dek ĉefaj rusaj amaskomunikiloj faris tujajn raportojn pri la parado. En sia raporto, TACC citis la vortojn de Xi Jinping, ke la ĉina armeo havas memfidon kaj kapablon venki ĉiujn malamikojn, kiuj intencas invadi Ĉinion. La rusa televidstacio Russia Today citis la vorton de Xi Jinping, ke la Ĉina Popola Liberiga Armeo havas memfidon kaj kapablon defendi la suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn de sia lando.

 

 

    Ankaŭ brita Reuters faris tujan raporton pri la parado kaj konstatis, ke ĉina armeo sin modernigas per serio da rimedoj, inkluzive de evoluo de altteknikoj kaj renovigo de ekipaĵoj.

 

    Usona Associated Press informis, ke ĉina prezidanto Xi Jinping faris revuon al ĉina armeo. Tio montris la neordinaran batalforton de la ĉina armeo.

 

    Laŭ singapura Lianhe Zaobao, ĉi-foja parado aranĝita en la trejna bazo Zhurihe enkorpigis karakterizaĵon de batalejo kaj aldonis etoson de efektiva batalo.

 

    Pakistana ŝtata televidstacio PTV opiniis, ke la parado estas unu el la serio da aktivaĵoj por festi la 90-an datrevenon de la fondiĝo de Ĉina Popola Liberiga Armeo, kaj tio montris al la mondo ĉinajn militan potencon, avangardajn armilojn kaj ekipaĵojn por nacidefendo. Per sia parolo Xi Jinping montris al la mondo la figuron de granda lando kun memfido kaj amo al la paco.

 

    Rusa retejo Sputniko raportis, ke la trejna bazo Zhurihe sidas en la urbo Ulangab de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio de Ĉinio. Ĝi estas la bazo plej granda en Azio kaj plej moderna en Ĉinio por komuna trejnado de tera kaj aera armeoj.

 

    La raporto ankaŭ klarigas, ke la manovro de la ĉina armeo en Zhurihe celas kontroli la uzadon de altteknikaj armiloj fare de diversaj armeoj de Ĉinio kaj ilian kunordigan kapablon en efektiva batalo.

 

    La raporto citis la vortojn de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono: "Mi firme kredas, ke nia armeo havas memfidon kaj kapablon venki ĉiujn malamikojn, kiuj intencas invadi Ĉinion!"

 

    Ankaŭ franca Agence France-Presse, usona retejo CNN kaj aliaj amaskomunikiloj donis grandan atenton al la parado kun partopreno de 12 mil oficiroj kaj soldatoj kaj al la novaj armiloj kaj ekipaĵoj prezentitaj dum la parado. Reuters, Bloomberg News kaj aliaj amaskomunikiloj atentas la vortojn de Xi Jinping pri "kreo de la unuaranga armeo en la mondo".

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments