El Popola Ĉinio>头条新闻>

Biletoj por pekinaj parkoj aĉeteblaj rete

| 2017-07-31
Bookmark and Share
 

    Por ŝpari tempon aĉeti enirbiletojn, vizitantoj al la Somera Palaco kaj aliaj sep pekinaj parkoj povas ret-aĉeti enirbiletojn anticipe aŭ surloke.

 

 

    Wang Xiaojun, direktoro de Ret-Informa Centro sub la Administra Centro de Pekinaj Parkoj, diris, ke ekde la 1a de majo la Somera Palaco, Ĉiela Altaro, Pekina Bestoĝardeno, Xiangshan-Parko kaj Pekina Botanika Ĝardeno retvendas siajn biletojn. Aĉetinte bileton, vizitanto povas eniri la koncernan parkon per kodo-skanado. En someraj ferioj, ankaŭ Jingshan-Parko, Zhongshan-Parko kaj Beihai-Parko estigis tiun servon. Ĝis nun ok pekinaj parkoj malfermis 27 enirejojn per kontrolo de elektronikaj biletoj.

 

    Ĝis la 27a de julio 330 mil vizitantoj uzis la servon, kaj plejparto de la biletoj ne havis rabaton. La Somera Palaco vendis 176 mil elektronikajn enirbiletojn kaj de someraj ferioj, la vendo kreskis je 50% kompare kun tiu en ordinaraj tagoj; la vendokvanto de elektronikaj biletoj por la Pekina Bestoĝardeno okupas 17% de la tuto; la aĉeto de elektronikaj biletoj por la Ĉiela Altaro kreskis de 8% ĝis 19% en someraj ferioj; la taga vendo de elektronikaj biletoj por Zhongshan-Parko kalkuliĝis al pli ol 3 000.

 

    "Kompare kun pasinteco, reta aĉeto povas ŝpari 10-20 minutojn." Wang diris, ke la rimedo helpas pliigi la oportunon de vizitantoj kaj kvaliton de vizitoj, kaj kreas bazon por ke la parkoj antaŭkontrolu la nombrojn de vizitantoj.

 

    Ĝis la 1a de oktobro 11 pekinaj parkoj realigos retvendon de enirbiletoj. Oni povas peti redonon de la pago de nekonsumitaj elektronikaj biletoj ene de sep tagoj ekde aĉeto.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments