El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj aplikaĵoj ŝanĝas vivmanieron de homoj

| 2017-07-28
Bookmark and Share
 

    De la 21-a ĝis la 26-a de julio, en Havajo, Usono okazis CVPR (Conference on Computer Vision and Pattern Recognition) 2017, Konferenco pri Komputila Vido kaj Desegna Rekono. En la konferenco, iu inĝeniero de Google spertis la ĉinan aplikaĵon "Pailitao", kiu povas trovi samajn vestojn aŭ aliajn aĵojn per fotoj en butikumaj retejoj. Li faris fotojn de la ĉina inĝeniero kaj sukcese trovis lian ĉemizon surrete. Poste, li decidis foti lian ŝuon. Kaj la aplikaĵo helpis lin trovi ŝuojn samajn al la liaj. 

 

    La inĝeniero provis la aplikaĵon por unu horo kun scivolemo.

 

    Por ĉinaj retumantoj, ĝi jam estas ofte uzata aplikaĵo.

 

    La afero allogis atenton de fremdlandaj interret-uzantoj. Iu uzanto Jan Smejkal diris en Facebook, ke estas tre facile por ĉinoj trovi vestojn samajn al tiuj de famuloj, dum li elspezis la tutan posttagmezon por trovi iun ĉapon!

 

 

    Jam en 2015 ekfunkciis la aplikaĵo Pailitao. Per tuŝi piktogramon de fotilo kaj foti la celan aĵon, aŭ per foto konservata en poŝtelefono, oni povas trovi ĝin en butikumaj retejoj.

 

 

    Nun en eksterlandoj populariĝas ankaŭ la ĉinaj aplikaĵo, kiuj povas beligi portretojn, kaj multaj retumantoj aperigis sian beligitan foton en sociaj amaskomunikiloj.

 

    La usona gazeto Times raportis pri furoro de la ĉina aplikaĵo Meitu (beligo). La usona revuo New York eĉ donis metodon pri uzado de la aplikaĵo.

 

    Laŭ brita ĵurnalo The Daily Telegraph, Brie Larson, gajninto de la premio Oscar, aperigis en socia amaskomunikilo sian foton, kiu ricevis 10 mil laŭdojn dum 2 horoj. La ĵurnalo aldonis, ke se vi subite vidis ĉarmajn memfotitajn fotojn ĉie en sociaj retejoj, do vi devas danki al aplikaĵoj el Ĉinio.

 

 

    La rusa novaĵ-retejo Sputniknews.cn raportis, ke rusaj interret-uzantoj adoras tiun mirindan aplikaĵon kaj freneze publikigis beligitajn fotojn. Ili uzas la aplikaĵon por forigi senutilajn fonojn, akneojn, mallumajn rindojn ĉirkaŭ la okuloj kaj saketojn sub la okuloj, por fari siajn figuron pli svelta kaj krurojn pli longaj ktp..

 

    En Latinameriko ankaŭ rapide disvolviĝas la merkato de la aplikaĵoj por beligo. Laŭ brazila gazeto O Globo, Brazilo jam fariĝis la sepa plej granda konsumanto de la aplikaĵo. La brazila direktoro de Mito, unu el la plej grandaj ellaborantoj de aplikaĵoj, diris, ke ŝi pensas ke brazilanoj volas ricevi ajnan softvaron pri beligo, ĉar brazilanoj estas tre ŝatas belecon. Kaj antaŭe ili estis favoraj al usonaj softvaroj, fakte Ĉinio estas pli proksima al ili.

 

    Michelin el Samoo vivas en Ĉinio por 3 jaroj, ŝi elŝutis kelkajn aplikaĵojn por rete mendi manĝojn. Ŝi diris, ke ŝi ofte uzas la aplikaĵojn Meituan kaj Eleme kun informoj pri diversaj butikoj kaj pladoj. Kiam ŝi ferias en sia lando, ŝi sentas maloportunon. Ŝi aldonis, ke en ŝia lando, oni povas telefoni al restoracio por mendi manĝojn. Kvankam la manĝaĵoj estas rapide senditaj al klientoj, tamen ja estas temporaba afero elekti malsamajn manĝaĵojn el malsamaj restoracioj.

 

 

    En iu intervjuo, fremdlandanoj en Ŝanhajo esprimis sian ŝaton pri reta mendado. Iu diris: "Kiam mi mendis fonduon, oni sendis al mi ne nur manĝaĵojn kaj poton, sed ankaŭ fornon, tre surprize!"

 

 

    “Oni ankaŭ povas aldoni rimarkigojn. Ekzemple, peti elegantan junulon sendi. Tio ja estas realigebla.

 

 

    Entuziasma servo, ĝustatempa liverado de bongustaĵoj kaj aliaj karakterizaĵoj faris la aplikaĵojn popularaj inter eksterlandanoj.

 

    Kial ĉinaj aplikaĵoj povas altiri grandan nombron de eksterlandanoj? Krom entuziasma servo kaj simpla operacio, la plej ŝlosila estas avangardo kaj renovigo. Kiel dirita de estro de iu franca kompanio pri interreta video, la renovigo de la modelo de ĉina interreto estas avangarda, kaj ĉina rolo iom post iom ŝanĝiĝas de imitanto al imitito.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments