El Popola Ĉinio>头条新闻>

La sekreto de la Imperiestra Palaco de Ĉinio kontraŭ tertremoj

| 2017-07-27
Bookmark and Share

    Lastatempe, populariĝas en mikroblogo la video "La modelo de la Muzeo de la Imperiestra Palaco rezistis 10-gradan tertremon".

 

    La video estas el la dokumenta filmo La Sekreto de la Malpermesita Urbo de Ĉinio prezentita de la kanalo 4 de la brita televidstacio. La filmo rakontas pri la historio, la skalo kaj la ornamoj de la palaco kaj ankaŭ pri tio, kiel la palaco, la plej granda lign-struktura konstruaĵaro en la mondo, kontraŭstaras naturan katastrofon.

 

foto el la video
 

    Laŭ la video, dum konstruado de la palaco metiistoj uzis multajn kontraŭtertreman manierojn, kaj pro tio dum la pasintaj 600 jaroj, ĝi eltenis pli ol 200 detruajn tertremojn, inkluzive de la granda tertremo en Tangshan, kiu kaŭzis grandegan perdon al homoj kaj konstruaĵoj.

 

    Do, kiel la imperiestra palaco estas en bona stato post multaj tertremoj? En la video oni povas vidi, ke brita fakulo pri lignaĵ-arto Richard Weinberg vizitis pekinon kaj rigardis la eksperimenton pri tertremo.

 

    Per tradiciaj iloj kaj manieroj, ĉinaj eksperimentistoj konstruis modelon de la imperiestra palaco laŭ la propocio de 1:5 kaj ĝin metis en platformon pri eksperimento de tertremo-simulo.

 

 

    La eksperimento komenciĝas. La tertrema magnitudo iom post iom grandiĝas de 4 al 4.5, 5... la modelo nur ete skuas.

 

 

    Kiam la magnitudo atingis 9.5 kaj 10, brikmuroj disfalis, sed la ligna strukturo sin tenas bone. Brita fakulo diris ke la sekreto de la palaco, kiu restas en bona stato dum centoj da jaroj, estas ĝia flekseco. La strukturo kun estetika senordeco kiel skusorbilo de aŭto, mildigis skuon.

 

 

    Li diris, ke tio estas bona ekzemplo kaj pruvis la grandecon de ĉina tradicia konstruaĵo.

 

Redaktoro:Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments