El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉu Apple faros senŝoforan aŭton kunlabore kun ĉina kompanio?

| 2017-07-26
Bookmark and Share
 

    Laŭ la raporto de brita ĵurnalo Daily Mail, la konata usona kompanio Apple esploras kaj produktas aŭtan baterion kunlabore kun iu ĉina kompanio, kvankam antaŭe Apple ĉiam deklaris ke ĝi esploras nur softvaron por aŭtoj. La ĉina kompanio havas la nomon CATL (Contemporary Amperex Technology Co. Limited,). Nun ambaŭ flankoj faras kunlaboron pri projekto de aŭtomobila akumulatoro surbaze de sekreta interkonsento.

 

 

    La ĉina kompanio CATL, kiu stariĝis en 2011 en Ningde, la provinco Fujian, havas filiojn en pluraj lokoj en- kaj ekster Ĉinio, kiaj Munkeno de Germanio, Pekino, Ŝanhajo, Jiangsu kaj Qinghai de Ĉinio. Post kelkjara entreprenado, la kompanio jam starigis bazon de akumulatoro kaj energi-konserva sistemo pintaj en Ĉinio, kaj posedas kernajn teknikojn de la tuta industria ĉeno inkluzive de materialo, baterio, akumulatora sistemo, bateria rekupero kaj tiel plu. En la lastaj jaroj CATL rapide disvolviĝas, kaj ĝi, Panasonic kaj BYD fariĝis la plej bonaj entreprenoj en produktado kaj vendado de aŭto-akumulatoroj.

 

    Unu el la kernaj partoj de senŝofora elektra aŭtomobilo estas akumulatoro. La kunlaboro inter Apple kaj CATL signifas, ke la antaŭa ne tute forlasis la tendencon fari la aŭton Apple.

 

    Artefarita inteligenteco estas softvaro, kaj elektra aŭto estas aparataro. Sekvante la progreson de elektraj aŭtomobiloj en ĉefaj merkatoj, akumulatoro havos grandan konkurecon inter aŭto-farantoj. Kian senŝoforan elektran aŭtomobilon la du kompanioj alportos al ni? Iuj divenas, ke estontece la kapablo de Ĉinio en farado de aŭtomobiloj havos grandan evoluon, kaj profite de tio Apple eble produktos aŭ muntos siajn aŭtojn en Ĉinio.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments