El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio trovis novan materialon kaj eblos ŝargi poŝtelefonon per vestoj

| 2017-07-24
Bookmark and Share
 

    La 21-an de julio, laŭ la tempo de orienta Usono, la pinta akademia gazeto Science publikigis artikolon pri la nova trovo de ĉinaj sciencistoj en la kampo de molekula fer-elektra materialo kaj piezoelektra materialo. La artikolo, verkita de la grupoj gvidataj respektive de Xiong Rengen kaj You Yumeng, profesoroj de la Sudorienta Universitato en Nankino, havas la titolon "An organic-inorganic perovskite ferroelectric with large piezoelectric response"(La organik-neorganika kalci-titan-minerala fer-elektro kun forta piezoelektreca reago).

 

    Piezoelektreco temas pri la karaktero de iuj materialoj. Premite aŭ tirite ili kunportas al si elektron, kaj kiam ekstera forto malaperis, ili fariĝis senŝargitaj. Se oni aldonas tension ĉe iliaj du ekstremoj, ili longiĝos aŭ male.

 

 

    Inter tiaj materialoj, krom la tradiciaj ceramikaĵoj, estas ankaŭ molekula materialo. Ili ĉiam estas unu el la atentataj punktoj en la kampo de esploro de materialoj pro la fleksebleco de la strukturo, amplekseco de reguligo kaj regado, malkosteco de farado kaj aliaj avantaĝoj, ekzemple facile fariĝi membrano, elasteco, degradebleco kaj senveneneco.

 

    La materialo trovita de ĉinaj profesoroj ne nur havas avantaĝojn de molekulaj materialoj, sed ankaŭ atingis la nivelon de tradiciaj piezoelektrecaj ceramikaĵoj en piezoelektreca propreco.

 

    Estontece, tia materialo plu malgrandigos la integran cirkviton de komputiloj, kaj ebligos la aperon de faldeblaj korbata monitoro kaj ultrasona ekipaĵo, aŭ, ŝargon al poŝtelefonoj per vestoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments