El Popola Ĉinio>头条新闻>

Distanco de sukceso je botelo da marmelado

| 2017-07-21
Bookmark and Share

 

    Brita knabo komencis fari marmeladon en sia kuirejo kiam li estis 14-jara, kaj li faris tion por 15 jaroj. Li kreis la markon SuperJam, kaj nun ĝia jara vendokvanto kalkuliĝas al kvar milionoj da boteloj. La knabo nomiĝas Fraser Doherty.


Frua komenco


    Fraser diris diversfoje en prelegoj, ke antaŭ la aĝo de 14 jaroj, li ĉiam pensis kiel gajni monon. Helpi gepatrojn en mastrumado ne povis kontentigi lin, kaj li volis havi sian propran entreprenon.

 

    Li provis multajn profesiojn, sed sukcesis en neniu. En la aĝo de 14 jaroj, li hazarde vidis sian avinon, kiu faras marmeladon en sia hejmo, kaj li petis la sekretan recepton de ŝi. Reveninte hejmen, li aĉetis kelkajn kilogramojn da fruktoj, kaj ekfaris marmeladon. En la sekvaj monatoj li faris marmeladon en kuirejo dum libera tempo. Post provo de kelkdek receptoj, li elfaris kontentigan marmeladon kun naturaj fruktoj, kaj li nomis ĝin SuperJam.

 

    La marmelado estis elfarita, sed kiel li vendis ĝin? La saĝa knabo proponis ĝin al siaj najbaroj unu post alia. La unuaj 20 boteloj da marmelado tuj elĉerpiĝis.

 

 

Rifuzo de superbazaro


    La ĉefaj britaj amaskomunikiloj Edinburgh Evening News kaj The Sun raportis Fraser kaj lian rakonton kiam li estis 15-jara. Pro la propagando de amaskomunikiloj, vendo de lia marmelado draste kreskis. Tamen kiam li estis 16-jara, lia marmelado estis malakceptita de la konata superbazaro Waitrose. Laŭ Waitrose, la marmelado havis nek okulfrapan markon nek belan aspekton.

 

    Tial Fraser novigis la pakadon, por ke la marko kaj aspekto estu pli simplaj. Li emfazis nur unu punkton, ke la marmelado havas 100% da naturaj fruktoj. Post unu jaro SuperJam estis trovebla en la superbazaro Waitrose, kaj 1 500 boteloj estis venditaj en la unua tago. Post tio SuperJam fariĝis aĉetebla en Tesco, Wal-Mart kaj pli ol 2 000 superbazaroj en la mondo.

 

 

Dediĉo al unu afero


    De la komenco Fraser sekvis la principon: 100% da naturaj fruktoj. Ĉiu botelo bezonas almenaŭ unu kilogramon da fruktoj. La kruda materialo estas nenio alia ol freŝaj fruktoj.

 

    Kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun. Dediĉi sin al ununura afero povas esti pli saĝa elekto. Fraser faris marmeladon dum 15 jaroj, kaj senĉesa esploro al unu produkto malfermis vojon al sukceso. Krome, Fraser havas siajn apartajn teknikon kaj taktikon.

 

    Fraser plurfoje emfazis en prelegoj: "Mia metio estas ordinara, tamen ĉiu metio havas sian ŝancon. Fari la ordinaran eksterordinara ankaŭ estas sukceso." Eble la distanco inter vi kaj sukceso estas tiu al botelo da marmelado.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

 



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments