El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉu la teknologio de 5G unue realiĝos en Ĉinio?

| 2017-07-20
Bookmark and Share

    La japana ĵurnalo Nikkei raportis en la 19-a de julio, ke, en la kunveno por diskuti pri la internaciaj normoj de 5G (la 5-a generacio de telekomuniko) okazinta en Kroatio, oni decidis la daton por starigi la komencajn normojn de 5G en la fino de 2017, je 6 monatoj pli frue ol antaŭe antendita. Fakte jam draste ŝanĝiĝis la situacio de la telekomunika normigado, kiu iam estis gvidata de Japanio kaj Eŭropo. Nun estas rimarkinde, ke 40% de la partoprenintoj de tiu ĉi kunveno venis de Azio inkluzive de Ĉinio, kiu havas la plej grandan nombron de la uzantoj de poŝtelefonoj en la mondo: 1.3 miliardoj da homoj.

 

 

    Fakuloj diris, ke kiel unu el la fundamentaj teknologioj 5G subtenos la pligrandigon de inkluziveco en diversaj industrioj kaj samtempe helpos por antaŭenigi enlaborigon. Estonte 5G fariĝos komuna teknologio utiligata kiel presilo, interreto, elektro, vapormaŝino kaj telegramo, kaj vaste aplikata en preskaŭ ĉiuj kampoj.

 

 

    Antaŭ la epoko de 4G, en la flankoj de teknikoj kaj servoj, eŭropaj kaj usonaj entreprenoj ĉiam staris en la unuaj vicoj. Sed sekvante la leviĝon de Ĉinio, kiu havas grandnombran uzantaron, aperis ĥaoso en la divido de gvidpovo. Nun estas ŝlosila tempo por havigi al si grandan merkaton.

 

 

    Nun la ĉinaj entreprenoj ZTE kaj Huawei estas jam investintaj grandan sumon en la koncernaj esplorado kaj evoluigo, celante akiri pli multajn parolrajtojn en la estonta industria normigado. La Ministerio de Industrio kaj Informadika Teknologio de Ĉinio lastatempe publikigis raporton, kiu diras ke ĝis 2025, la totala elspezo de Ĉinio por 5G superos 1.65 duilionojn da juanoj. Kaj nun la esplorado kaj evoluigo de 5G jam eniris en la sojlan periodon.

 

 

    Estas sendube, ke la interreto de Ĉinio jam kreis multajn mondajn rekordojn. Tao Qing, direktoro pri interreta evoluo de la Ministerio de Industrio kaj Informadika Teknologio de Ĉinio, diris, ke la kovroproporcio de fibra larĝbendo en Ĉinio estas la plej granda en la mondo, kaj la urbaj regionoj de la lando jam havas konektan povon de 100M; Ĉinio en du jaroj finkonstruis la plej grandan reton de 4G kun 2630 mil koncernaj bazaj stacioj; 80% de la uzantoj de larĝbendo uzas fibran larĝbendon, kaj tiu ĉi proporcio estas la plej granda en la mondo. La nombro de la uzantoj de fiksaj telefonoj, tiu de la uzantoj de poŝtelefonoj kaj tiu de retumantoj en Ĉinio estas la plej grandaj en la mondo.

 

 

    Sur tia bazo, kun tiom da "mondaj rekordoj", Ĉinio komencas eniri en la epokon de 5G. Ĉinaj entreprenoj jam estas survoje al la normigado de la koncerna teknologio.

 

    Antaŭ nelonge, China Mobile malfermis la unuan 5G-an bazstacion de Ĉinio en Kantono. China Telecom deklaris, ke ĝi starigos 5G-reton por komcercaj celoj kun certa skalo en 2019 kaj atingos la celon starigi plenampleksan 5G-reton tiucelan en 2020. China Unicom starigis sian unuan 5G-stacion en Shenzhen kaj aranĝos pli grandskalan reton en 2020.

 

    Laŭ esploro kune farita de GSMA Intelligence kaj la Ĉina Akademio pri Teknologio de Informatiko kaj Komunikado, estas atendate, ke en 2025 Ĉinio fariĝos la plej granda merkato de la teknologio de 5G.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments