El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Ĉe El Popola Ĉinio gastis transsiberia karavano esperantista

| 2017-07-20
Bookmark and Share

    Tagmeze de la 19-a de julio 2017 la eŭrazia karavano esperantista, kiun iniciatis d-ro So Gilsu el la Korea Respubliko, vizitis la sidejon de El Popola Ĉinio kaj renkontiĝis kun pluraj oficistoj de EPĈ kaj de la Ĉina Esperanto-Ligo.

 

D-ro So Gilsu (la tria de maldekstre) subskribas sur la silka rulaĵo.
 
Sur la rulaĵo subskribas Irene Spinola el Hispanio (plej maldekstre).
 

    Dum la vizito la membroj de la karavano ankaŭ subskribis la verdkoloran silkan rulaĵon sur kiu oni legas "Ĉina stafeto por la 102-a Universala Kongreso de Esperanto". Dum pluraj monatoj sur la rulaĵo oni kolektis subskribon de multaj esperantistoj el diversaj lokoj de Ĉinio por esprimi la senton de subteno al la kongreso, kaj planas kunporti ĝin al Seulo por elmontri en la kongresejo.

 

    Pledo por paca reunuiĝo de la korea duoninsulo

 

    D-ro So ekhavis la ideon organizi fakte du karavanojn, lastjare de Seulo al Nitra, la urbo kiu tiam gastigis la Universalan Kongreson, kaj ĉi-jare de Berlino al Seulo, ne nur por doni al esperantistoj interesajn spertojn kune vojaĝi per la transsiberia fervojo, sed ankaŭ por pledi por paca reunuiĝo de la korea duoninsulo. Kvankam lia revo survoje viziti ankaŭ la Korean Popoldemokratian Respublikon ne realiĝis pro la intertempe streĉita politika situacio, li ja organizos la "Pontokunvenon", kiu en la sidejo de la sudkorea parlamento priparolos la problemon de la korea reunuiĝo el la popolnivela vidpunkto kiel ekstra programero de la ĉi-jara UK.

 

En la kunsidejo de El Popola Ĉinio
 
Antaŭ la pordego de la Ĉina Internacia Eldona Grupo
 

    Pekino estis la lasta haltejo por la karavano, kiu dum la restado en la urbo konsistis el 13 personoj, kiuj venis el la Korea Respubliko (7 personoj), Hispanio (2), Japanio (2), Pollando (1) kaj Nederlando (1). Du francaj samideanoj pli frue forlasis la grupon por rekte flugi al Seulo, kaj de Pekino al la karavano aliĝis Nan Youli, kiu servis al la grupo kiel ĉiĉerono en tiu urbo.

 

(USUI Hiroyuki)

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments