El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj junuloj ne volas aĉeti domojn pro alta prezo

| 2017-07-19
Bookmark and Share
 

    La 17an de julio la singapura retejo Lianhe Zaobao raportis, ke alta prezo de domoj en ĉefaj ĉinaj urboj kaj ŝanĝiĝo de ideoj de ĉinaj junuloj, kiuj naskiĝis post la 1990aj jaroj, rezultigas prosperon de luigo de apartamentoj por junuloj. Profesiuloj diris, ke se ĝi fariĝos bona komerca modelo kaj estos subtenita de politiko, ĝi povos stabiligi la prezon por luado kaj aĉeto de apartamentoj.

 

    25-jara Liu Hui laboras en firmao en Pekino. Ŝi ĵus transloĝiĝis en tian apartamenton de loĝejo luita de ŝi kaj aliaj luantoj. La luado de nova loĝejo kostas 4 200 juanojn monate.

 

    La unu-ĉambra apartamento kun malpli ol 20 kvadrataj metroj kostas duonon de ŝia monata salajro, tamen ŝi pensas, ke ĝi estas luinda. Ŝi diris, ke ŝi pagas pli multe je 1 800 juanoj ĉiumonate, kaj ĉiutage ŝi ĝuas komforton de la ĉambro, kaj tio indas.

 

    Enketo de la Blua Libro el Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj montris, ke triono de universitataj diplomitoj, kiuj naskiĝis post la 1990aj jaroj, loĝas en la spaco de malpli ol 20 kvadrataj metroj unu jaron post diplomiĝo. Ili preferas altan vivkvaliton ol grandan loĝejon. Tiuj junuloj, kiuj pli multe gravigas la individuan valoron, eble fariĝos generacio, kiu ne aĉetos domon.

 

    La enketo montris, ke posedi sian propran loĝejon estas la rigida postulo de la diplomitoj, tamen nur triono el ili akceptas la elekton, "mi volas malaltigi vivkvaliton pro dom-aĉeto", kaj pli ol 55% da tiuj diplomitoj elektas, "mi ne volas aĉeti domon, se mi devas preni sur min pezan prunton pro dom-aĉeto."

 

    Fakte, la domprezo estas 40-oble pli alta ol salajro en ĉefaj ĉinaj urboj, kaj tio influas la kapablon kaj volon aĉeti domon. Donitaĵoj montris, ke inter la jaroj 2013 kaj 2016 la aĝo por unuafoja dom-aĉeto estis prokrastita de 30 ĝis 34 jaroj en Pekino kaj Ŝanhajo. Longiĝas la tempo de domluado, kaj tio iagrade signifas la akcepton de domluado.

 

    Ankaŭ Dong Li, kiu loĝas en apartamento luata por junuloj, diris: "Mi havas malgrandan financan premon por lupago, kaj mi ne maltrankviliĝas pri riparo de fekujo, instalado de lampo kaj aliaj ĉiutagaj bagateloj. Mi povas libere ŝanĝi laboron kaj loĝurbon. Ĉio estas libera por mi."

 

    La granda nombro de luantoj allogas firmaojn pri domo, hotel-grupojn kaj retejojn al luigo de apartamentoj por junuloj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments