El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eksterlandaj amaskomunikiloj: Ĉinio gvidas disvolviĝon de pura energio tutmonde

| 2017-07-18
Bookmark and Share

 

    Laŭ lastatempa statistiko de BP Amoco, brita petrol-industria firmao, en 2016 la elektrogenerado per renovigebla energio tutmonde, ekskluzive de hidroelektro, kreskis je 14,1% kompare kun tiu de la lasta jaro kaj egalis al 53 milionoj da tunoj, se transkalkulite al la kvanto de petrolo. Tiurilate Ĉinio superis Usonon kaj fariĝis la plej granda produktanto de renovigebla energio en la tuta mondo. Spencer Dale, ĉefa ekonomikisto de BP, diris, ke Ĉinio nun gvidas la mondon por akceli la disvolviĝon de renovigebla energio.

 

    The Economist, brita gazeto pri mondaj politikoj kaj komercoj, precipe donis atenton al la atingoj de Ĉinio en la reduktado de karbokonsumado. Ĝi rimarkigis, ke en 2016 la ĉina konsumado de karbo malpliiĝis je 4.7%, reduktante la rilatan konsumon por tri sinsekvaj jaroj. Kaj laŭ la retejo Climate Action Tracker la tendenco ankoraŭ daŭros kaj estas antaŭvidate, ke en la estonteco tio signife superos la celon de emisi-redukto difinitan en la Pariza Interkonsento.

 

 

    La ĉina registaro jam promesis, ke en 2020 la proporcio de ne-fosiliaj brulaĵoj en la konsumado de totala primara energio atingos 15%, en 2030 ĉirkaŭ 20%. Krome fotovoltaa elektrogenerado estas strategia kaj nove aperanta industrio, kiun Ĉinio vigle subtenas. La germana radio- kaj televidostacio Deutsche Welle raportis, ke dum la lastaj 10 jaroj la ĉina registaro multe evoluigis teknologiojn por renovigebla energio inkluzive de kreskanta investado en la industrio de fotovoltaa elektrogenerado, kiu estas grava rimedo por efektivigi la strategian transformon de energio.

 

 

    Ekde 2012 la totala sumo de investoj de Ĉinio por pura energio okupas la unuan lokon en la tuta mondo dum 5 sinsekvaj jaroj. En 2015 la sumo atingis 111 miliardojn da usonaj dolaroj, okupante 33.6% de tiu de la tuta mondo kaj estis proksimume egala al la totala sumo de investoj en pura energio fare de Usono kaj Eŭropo kune. Laŭ raporto de la novaĵ-agentejo Bloomberg News Ĉinio investis grandan sumon en esplorado kaj evoluigo por novkreado de pura energio, provante fariĝi fonto de movforto por la evoluigo de pura energio.

 

    Laŭ la franca televidstacio BFM Ĉinio gajnos eksterajn poentojn pro sia gvida rolo en la kampo de regado de la klimata ŝanĝo, kiu estas ne nur la bezonoj de Ĉinio por ĝiaj propraj ekonomia transformo kaj energi-ŝparado, sed ankaŭ bona ŝanco por la lando aktive engaĝiĝi en la tutmonda administrado.

 

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments