El Popola Ĉinio>头条新闻>

La tagĵurnalo New York Times: en Ĉinio jam eksmodiĝas pago per kontanta mono

| 2017-07-18
Bookmark and Share

   

    La 17-an de julio la usona tagĵurnalo New York Times publikigis artikolon pri tio, ke nun en la ĉefaj urboj de Ĉinio preskaŭ ĉiuj uzas saĝtelefonon por fari pagadon. En restoracio, kiam venas tempo pagi, servisto unue demandas vin ĉu vi pagos per WeChat aŭ Alipay, du kanaloj de poŝtelefona pago, kaj nur poste pri pago per kontanta mono. Sed antaŭ 3 jaroj ĉiuj pagis per la lasta.

 

 

    Richard Lim, respondeculo de la aventurkapitala firmao GSR Ventures, diris: "El la vidpunkto de teknikoj tio eble estas unu el la plej gravaj novkreadoj por la socia progreso de Ĉinio."

 

    Laŭ la statistiko de la konsildona firmao iResearch, en la unua kvarono de 2017, la pagado per triaflanka poŝtelefona aplikaĵo jam superis 20 duilionojn da juanoj. Ankaŭ la 39-a raporto de la Ĉina Centro pri Interreta Informado pri la disvolviĝo de interreto en Ĉinio montras, ke ĝis decembro de 2016 la proporcio de poŝtelefonaj pagantoj inter la retumantoj altiĝis de 57.7% al 67.5%, kaj cetere 50.3% da retumantoj pagis per poŝtelefono en realaj butikoj.

 

    La vivon de ĉinoj iom post iom forlasas la iamaj atendado por monŝanĝo, subskribo por pagi per karto, kaj viciĝo antaŭ la kaso. Ili jam komencas vivi en la epoko sen kontanta mono. Lastatempe WeChat proponis, ke la 8-a de aŭgusto estu "la tago sen kontanta mono", kiu do fariĝos la unua festo pri poŝtelefona pago en la mondo. Per tia pagmaniero oni celas antaŭenpuŝi pli malmultkarbonan, oportunan kaj ekologian pagadon.

 

    Shiv Putcha, vicdirektoro de la teamo pri konsuma moviĝo kaj komunikado en la azi-pacifika regiono sub la firmao pri merkataj esploroj IDC, diris: "Pagado sen kontanta mono nun estas jam akceptita vivmaniero. Ŝajne en Ĉinio ĉia komerco kaj ĉiu marko jam integriĝis en tiun ĉi eko-sistemon."

 

    Laŭ la plej nova statistiko la kompanioj Ant Financial kaj Tencent, kiuj funkciigas la du ĉefajn poŝtelefonajn pagmanierojn en Ĉinio, en 2016 havis la potagan negoc-sumon en la tuta mondo, kiu jam superis tiun de la kredit-kartaj kompanioj Visa kaj Mastercard. La ŝlosilo estas, ke la du ĉinaj kompanioj donas al homoj rimedon por malmultekosta pagado, parte ankaŭ per la utiligo de dudimensia kodo aŭ simpla elprinto per poŝtelefono favora al malgrandaj komercistoj anstataŭ tiu de multekosta kartolegilo. Krome, la sistemo per kiu oni konservas la datumojn de kontoj ne bezonas komunikadon kun la datumbazo de bankoj, tiel ankaŭ kontribuante al malaltigo de la kosto.

 

 

    La artikolo diras ankaŭ, ke pluraj potencialaj problemoj povos aperi en la estonteco, kiam ĉinoj vaste akceptos tian pagmanieron. Simple dirite, tiuj turistoj kaj komercistoj, kiuj plej verŝajne ne malfermos bankkonton en Ĉinio, ne povos uzi sian poŝtelefonon kiel monujon. La poŝtelefona pago do povos kaŭzi malfacilon al ili dum vojaĝado.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments