Kvartaga vojaĝo de kvar viroj en Interna Mongolio
de Dekmil
Mia 10-jara revo realiĝis
Unu amiko, sudkorea pentristo restanta unu jaron en Pekino, proponis al mi vojaĝi al Interna Mongolio kun aliaj du pentristoj en la komenco de majo. Mi senhezite akceptis lian proponon, ĉar dum mia antaŭa 10-jara studado en Pekino mi kelkajn fojojn perdis ŝancojn viziti tiun lokon.
Kar vojaĝontoj, unu ĉino kaj tri sudkoreoj, renduvuis en la mezo de majo kaj faris detalan planon kaj preparon por la vojaĝo. Mi aŭdis, ke tiuj tri pentristoj ne longe antaŭe amikiĝis pro la ekspozicio en Pekino kaj tiun ekzpozicion ili kune partoprenis. Sed ili reciproke ne tre bone komunikiĝis pro la lingva problemo kaj fine kontaktis min por la vojaĝo.
La ĉina amiko unue proponis vojaĝi per aŭto sed ni, la tri sudkoreoj, iom hezitis akcepti lian proponon, ĉar ni ne havas la ĉinan licencon de stirado kaj ne povas stiri aŭton en Ĉinio. Se ni vojaĝus per aŭto, la ĉina amiko devus stiri kvar tagojn sen sufiĉa ripozo kaj tio estus tro peza tasko por li, ni opiniis. Sed la ĉina amiko trankviligis nin klarigante, ke li ofte vojaĝis aŭ kun amikoj aŭ sola stirante mem aŭton pli ol 10 horojn tage. Fine do ni, la sudkoreoj, estis persvaditaj de li kaj decidis deprunti iom grandan aŭton, ĉar ni ĉiuj volis vidi vastan dezerton de Interna Mongolio.
La vojaĝ-datojn mi elektis, ĉar la tri pentristoj libere laboras kaj do ili ĉiam povas ekvojaĝi, sed mi devas labori krom en la semajnfinoj. Dank' al la drakboata festo de Ĉinio mi havis tri feri-tagojn, kaj aldone mi petis unutagan ferion por la entute kvartaga vojaĝo.
Longa veturado per aŭto, dum kiu ni ĝuis la belecon de la naturo
En la mateno de la 27-a de majo ni ekvojaĝis post iom frua matenmanĝo. "Oho! Oho! Oho!" senĉese ripetiĝis interjekcioj ĉe la buŝoj de la tri sudkoreoj post ĉirkaŭ du-hora veturado, kiam ni estis ĵus enirintaj Hebei-provincon. Senĉese panoramis groteskaj kaj belaj montopintoj. Preskaŭ samtempe la du sudkoreaj pentristoj komencis diri al mi, ke en la antikva tempo la ĉinaj pentristoj pentris siajn montojn kaj akvojn, sed la koreaj pentristoj multkaze nur imitis la pentraĵojn de la ĉinaj. Ili daŭre klarigis al mi, ke la ĉinaj pentristoj pentris la naturan pejzaĝon mem rigardante groteskajn kaj diversformajn pejzaĝojn de sia lando, sed ne malmultaj pentristoj de Koreio nur imite pentris la pentraĵojn de montoj kaj akvoj de Ĉinio, ĉar la koreaj pentristoj loĝis sur malgranda duoninsulo, kie estis tre malfacile vidi tiajn groteskajn naturajn pejzaĝojn. La demando kiun mi havis dum longa tempo estis solvita dank' la la klarigo de tiuj amikoj. Fakte antaŭe, vidante la pentraĵojn de la antikvaj koreaj pentristoj mi tute ne komprenis kion ili pentris, ĉar en ili mi povis trovi nur groteskajn montopintojn kaj diversformajn pejzaĝojn.
Kiam la suno preskaŭ atingis la horizonton, ni decidis ripozi kaj tranokti en jurto, la tradicia paŝtista loĝtendo de la mongola nacio. Ni trovis grandan jurton, kiu situis tuj apud la aŭtovojo, kiu kondukas al la urbo Hulun Buir (呼伦贝尔), la celloko de nia vojaĝo. Sur vasta paŝtherbejo estis starigitaj pli ol 20 mongolaj jurtoj grandaj kaj malgrandaj kaj ni povis trovi ne malmultajn vojaĝantojn. Ni gustumis diversajn ŝafaĵo-pladojn kun loka alkoholaĵo, kaj la ĉina amiko, kiu de mateno ĝis vespero sola stiris la aŭton, finfine povis ripozi. Brilantaj steloj, kiuj dense pendis sur la ĉiela kupolo de la mongola stepo, akompanis nin al dolĉa sonĝo.
En dezerto: sperti kaj la Ĉielon kaj la Inferon
En la dua tago de nia vojaĝo okazis vere danĝera sed tre memorinda evento. Por ĉirkaŭrigardi dezerton ni portis nur mantelefonon plene konvinkite pri ĝia ĉiopova kapablo. Tamen ni ĉiuj fakte tute ne sciis tiun lokon, kaj enirinte en la dezerton ni tuj perdis la vojon kaj devis vagadi pli ol kvin horojn.
Unue ni tro kredis la ĉiopovan kapablon de mantelefono, sed en realo ĝi preskaŭ ne funkciis en la dezerto, ĉar tie ne estas instalita senfadena retsistemo. La naviga sistemo de mantelefono rifuzis servi por ni, kaj ni, la kvar mezaĝuloj, iom post iom malkuraĝiĝis post unuhora vojaĝo ekscese ĝojiga en la komenco de la vagado. Komence ni ĉiuj ne volis elmontri timemon sur la mieno kaj atente ĉirkaŭrigardis por trovi aŭ paŝtistojn aŭ aliajn vojaĝantojn, sed ni nur povis vidi paŝtejojn kun ŝafoj, ĉevaloj kaj bovoj. Horon post horo elmontriĝis timema kaj hastema korstato sur nia mieno kaj ni urĝiĝis por eliri el la dezerto ĝis antaŭ la sunsubiro. Ju pli ni hastis, des pli ni trafis danĝeran situacion. Sablo-montetoj baris nian antaŭeniron kelkajn fojojn kaj la radoj de nia aŭto enfalis en sablojn tri fojojn kaj pro tio ni tri krom la stiranto devis puŝi la aŭton antaŭen.
Bonŝance post la kvinhora vagado ni hazarde trafis unu paŝtiston, kiu estis motorbicikle reiranta al sia hejmo. Laŭ lia konduko ni finfine povis eliri el la dezerto. Post la malapero de la ekstremega streĉiĝo, kiu subpremis nin pli kvin horojn, ni ĉiuj enlitiĝis sen vespermanĝo kaj dormis ĝis la meznokto.
Revenvoje al Pekino ni vizitis la urbon Chengde. Tie ni rigardis la Someruman Montvilaon de la Qing-dinastio kaj la malgrandan Potala-palacon, kiu estis konstruita imite al la originala palaco en Lhaso, Tibeto. Ankaŭ tiuj ĉi lokoj estis tre belaj, sed la sperto en la dezerto de Hulun Buir lasis al ni tiel tro fortan impreson, ke la vidindaĵoj en Chengde ne tro sukcesis allogi nin.
La vojaĝo al la Interna Mongolio estis tre kontentiga por ni ĉiuj kaj ni pli bone konatiĝis unu kun la alia. La vojaĝo forigis mian bedaŭron pri malsukcesa plano al tiu loko antaŭ 10 jaroj. La memoroj pri la mongola jurto, dezerto kun sablo-montetoj, trembrilantaj steloj ĉiam ridetigos min.
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat