El Popola Ĉinio>头条新闻>

Los-Anĝeleso kaj Parizo gastigos Olimpikojn

| 2017-07-13
Bookmark and Share
 

    La 12an de julio en Svis-Teknika Kunven-Centro, Laŭzano, en la 130a sesio la Internacia Olimpika Komitato (IOK) faris surprizan decidon, ke gastiglandoj de la Olimpikoj de 2024 kaj 2028 estos elektitaj samtempe en ĝia sekva sesio.

 

    Tio signifas, ke la tempolimo pri "rajto de gastigo de Olimpikoj estu decidita antaŭ sep jaroj" en la Internacia Olimpika Ĉarto estis malobservata. Unu el la du konkurantoj por la Olimpikoj de 2024, Los-Anĝeleso kaj Parizo, akiros la rajton okazigi la Olimpikojn de 2024, kaj la alia -- sekvajn Olimpikojn en 2028.

 

    Grava tago

 

    Prezidanto de IOK Bach plej volis vidi la rezulton. Li eĉ diris, ke li dufoje ekscitiĝis, elektiĝo de prezidanto de IOK estis la unua fojo, kaj la dua estis en tiu tago. Li diris, ke la decido de IOK estas la "ora ŝanco" por ĉiuj koncernaj homoj. "Certigi stabilecon de Olimpikoj por 11 jaroj estas afero eksterordinara," Bach diris, "hodiaŭ estas grava tago por Olimpikoj kaj olimpika movado. Kompreneble, tiu tago estas grava ankaŭ por la du urboj, kiuj okazigis la Olimpikojn."

 

    Eble Parizo gastigos Olimpikojn de 2024

 

    Ambaŭ urbestroj ne volis malkaŝi, ĉu ili volas gastigi Olimpikojn de 2028. Parizo havas grandan eblon gastigi la Olimpikojn de 2024, ĉar tiu jaro estos la centjara jubileo de Olimpikoj de 1924 en Francio.

 

    Bach diris: "La triflanka intertrakto komenciĝos morgaŭ."

 

    Se nenio neatendita okazos, la triflanka interkonsento estos atingita antaŭ la 131a sesio de IOK en la perua ĉefurbo Limo en septembro. Bach diris, ke la rezulto de la interkonsento estos anoncita kiel eble plej frue.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments