El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Inaŭgurita Aktivula Akademio de TEJO!

| 2017-07-13
Bookmark and Share

 

    Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) donis novan gravan paŝon en sia programo pri aktivula trejnado: la estigo de Aktivula Akademio, spaco kiu celas arigi dokumentojn rilatajn al trejnado de aktivuloj, kunigi aliajn ekzistantajn materialojn kaj stimuli la kreadon de novaj, por ke ili estu uzeblaj de la vasta publiko.

 

    La disponeblaj materialoj estas dividitaj en kvar kategorioj: Kursoj, Materialoj, Dokumentoj pri Projektoj kaj Artikoloj pri Diversaj Temoj.

 

    La jam disponeblaj kursoj estas la jenaj: Eksteraj Rilatoj, Kiel Organizi Kurson, Subvencipetado, Negocado, Kiel labori en Teamo, Organizado de Eventoj, Krei Novan Lokan Grupon, Reto 2.0 kaj specifa trejnado por novaj TEJO-komitatanoj. Por kelkaj kursoj eblas ricevi oficialan diplomon por aldoni al persona vivresumo.

 

    En la sekcio Materialoj oni trovas fotarojn, informilojn kaj gvidiliniojn pri pluraj temoj ligitaj al mastrumado de organizo, la nunaj estas Taskdivido por Landaj Sekcioj, Organizado de Retaj Kunvenoj, Kiel Delegi taskojn, Grupaj Kultur-interŝanĝoj, Verki Sciencan Artikolon, Kiel Efike Varbi, Nova Komisionano, Komisiongvidado, Novaj Rettrejnistoj kaj Novaj Estraranoj de TEJO.

 

    En la sekcio Projektoj troviĝas informoj pri du projektoj de TEJO: Afrika-Eŭropa Junulara Kapabligo (AEJK) kaj Volontulado kiel Persona Evoluigo (Grundtvig). En la sama retejo estas listigitaj 27 trejnistoj en tri kontinentoj.

 

    Por scii pli detalajn informojn, aliĝi al reta trejnado aŭ elŝuti disponeblajn dokumentojn, vizitu la retejon http://akademio.tejo.org/. Per la sama retejo ankaŭ eblas senpage aboni la informilon TEJO-aktuale kaj ricevi informojn pri surlokaj trejnadoj kaj novaj trejnmaterialoj, krom aliaj novaĵoj de TEJO.

 

El TEJO-retejo

Redaktis Rafael Henrique Zerbetto

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments