Daŭris subskribo por 102a UK
Matene de la 10a de julio en Kunming-a Profesia Artkolegio, sidejo de Yunnan-a Esperanto-Asocio, okazis aktiveco pri subskribo por la 102a Universala Kongreso de Esperanto. Pli ol 50 esperantistoj partoprenis la aktivecon.
S-ro Duan Yongxing, prezidanto de la asocio kaj de la kolegio, estis la unua kiu subskribis sian nomon sur la longa rubando.
Ankaŭ ĝenerala sekretario de la asocio s-ro Zhang Lianjin, ĝiaj vicĝeneralaj sekretarioj s-ino Saiyong Zhuoma kaj s-ro Duan Fu partoprenis la aktivecon.
S-roj Yu Dalin kaj Shi Ronghua, kaj s-ino Li Ting, aliaj estroj de la kolegio, subskribis sian nomon.
En la aktiveco troviĝis ankaŭ d-rino Alessandra Madella, esperantistino el Italio kaj s-ro Oleg Sheremeta, esperantisto kaj fluto-instruisto el Ukrainio.
Per la aktiveco ni diskonigis Esperanton, kaj instigis studentojn en la kolegio lerni Esperanton.
(Zhang Lianjin)
Redaktoro: Liu Zijia
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat