El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Informilo de UN-oficejo de Universala Esperanto-Asocio - Julio 2017

| 2017-07-12
Bookmark and Share


 

    Simpozio memorigis ke malatento al lingvaj diferencoj obstaklas la Celojn por Daŭripova Evoluigo

 

    27-a de junio 2017. La Celoj de UN por Daŭripova Evoluigo (CDE) estas mankaj rilate al atento al lingvaj demandoj, ĉefe pro ĝenerala malatento al la konsekvencoj, pozitivaj kaj negativaj, de lingva diverseco. Tiel asertis la Provizoraj Konkludoj de simpozio organizita de la Studo-Grupo pri Lingvo kaj Unuiĝintaj Nacioj, kun subteno de Universala Esperanto-Asocio kaj aliaj organizaĵoj.

 

    Pli ol cent universitatanoj, diplomatoj, UN-oficistoj kaj reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj (NROj) ĉeestis la simpozion ĉe 777 United Nations Plaza, Novjorko, la 11-an kaj 12-an de majo. Ĝia celo estis ekzameni demandojn pri lingvoj kaj vundeblaj homgrupoj kaj ilia centreco en la disvolvo, realigo kaj sukcesa kompletigo de la CDE.

 

    La simpoziaj ĉefparolantoj estis Christine Hélot, de la Universitato de Strasburgo, Francio, kaj François Grin, de la Universitato de Ĝenevo, Svislando, kaj referaĵojn prezentis fakuloj el dekduo da pliaj landoj. La simpozion malfermis podia diskuto inter reprezentantoj de la diplomatia korpuso, UN-oficistoj, NROj kaj la universitata medio: Ambasadoro Michael Ten Pow, Konstanta Reprezentanto de Gujano ĉe UN, Carole Maisonneuve, Kunordiganto de Publika Informado kaj Multlingvismo en la Fako de UN pri Ĝeneralasemblea kaj Konferenca Mastrumado, Christina Diez de ATD Kvaramonda Movado, kaj Humphrey Tonkin, emerita prezidanto de la Universitato de Hartford, Usono.

 

    La referantoj, multaj el kiuj estis specialistoj kiuj dediĉas sian profesian vivon al komprenado de la rolo de la lingvo en la socio, ekzamenis individuajn komunumojn, evoluigajn projektojn kaj plej bonajn praktikojn. Ili substrekis la esencan rolon kiun ludas lingvoj en faciligo aŭ obstaklado de daŭrigebla evoluigo, precipe rilate al vundeblaj homgrupoj, esence heterogena grupo de unuavicaj interesohavantoj en atingo de la CDE. Tri specoj de vundeblaj homgrupoj konsistigis la fokuson de la simpozio: konstante setlintaj rifuĝintoj/enmigrintoj, portempe setlintaj rifuĝintoj/enmigrintoj, kaj indiĝenaj aŭ lingvoheredaj lingvaj minoritatoj. Ene de tiuj tri grupoj, plenaĝuloj kaj infanoj montriĝis sperti signife malsamajn lingvorilatajn defiojn.

 

    La simpozion aŭspiciis pluraj organizaĵoj, inkluzive de Universala Esperanto-Asocio (organizaĵo en konsultaj rilatoj kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN kaj kunlaboranta kun la Fako de UN pri Publika Informado), Centro por Aplika Lingvistiko (CAL), Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj kaj ties revuo Language Problems and Language Planning, kaj Esperantic Studies Foundation (ESF). Subvenciis CAL kaj ESF. Lokaj esperantistoj kiuj helpis en la organizado inkluzivis Ulrich Becker, Michael Brandini, Raul Garcia, Sofiya Soskina, and Allison Thorsen. Fina simpozia raporto aperos baldaŭ.

 

    Germana fakulo priskribis persekutadon de Esperanto-parolantoj sub Hitler kaj Stalin

 

    13-a de majo 2017. En la plej lastatempa prezento (12-a de majo) en la prelegserio Tivadar Soros realigata en Novjorko de Esperantic Studies Foundation, la germana historiisto Ulrich Lins pridiskutis la klopodojn de Adolf Hitler kaj Josef Stalin subpremi la Esperanto-movadon en Germanio sub la Tria Regno kaj en Rusio dum la soveta periodo. En sia fonda dokumento de Nazismo, Mein Kampf (Mia Lukto), Hitler karakterizis la internacian lingvon Esperanto kiel ilon de tutmonda juda dominado. Baldaŭ post la instaliĝo de la Nazioj, la instancoj komencis premi germanajn Esperanto-organizaĵojn, finfine fermante ilin komplete. Multaj judaj esperantistoj pereis en ekstermejoj, kaj, kiam la Nazioj invadis Pollandon, speciala ordono estis farita por aresti familianojn de L.L. Zamenhof, la fondinto de Esperanto. Ĉiuj pereis, krom unu, kiu estis savita de kristana familio.

 

    En Soveta Unio, Esperanto ĝuis favoron sub Lenin en la fruaj tagoj postrevoluciaj, kiam la ribelo en Rusio estis rigardata kiel la unuan stadion en tutmonda revolucio kaj Esperanto estis konsiderata de multaj homoj kiel la taŭga lingvo por tutmonda komunismo. Sed sub Stalin, kiam kreskis naciismaj sentoj, la internaciaj kontaktoj de esperantistoj kaj ilia facila interkomunikado kun aliaj landoj perceptiĝis kiel minaco. Oni arestis multajn kiel spionojn. La plejparto de la gvidantoj de la Esperanto-movado estis ekzekutitaj dum la Grandaj Purigoj de la malfruaj 1930aj jaroj kaj aliaj estis transportitaj en gulagon. Nur post la morto de Stalin Esperanto iom post iom reaperis en la satelitaj landoj kaj fine en Sovetunio.

 

    La studo de Lins pri Esperanto sub Hitler kaj Stalin ĵus aperis en la angla en du volumoj: Dangerous Language: Esperanto under Hitler and Stalin, kaj Dangerous Language: Esperanto and the Decline of Stalinism (London: Palgrave Macmillan).

 

    La Prelegoj Tivadar Soros omaĝas la internaciistan patron de la financisto George Soros. Tivadar Soros publikigis du membiografiajn verkojn en Esperanto priskribantajn liajn spertojn en la Unua kaj Dua Mondmilitoj. Ambaŭ haveblas en la angla (Masquerade 2001; Crusoes in Siberia 2010) kaj aperis en pluraj aliaj lingvoj – plej laste Maskerado en la franca kaj la japana.

 

    En la venonta prelego Tivadar Soros, vendredon la 13-an de oktobro, Profesoro de la angla Nico Israel (Hunter College, CUNY) pridiskutos "James Joyce kaj Esperanto".

 

    Reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio atentigis: “Ni lertas decidi la sorton de aliuloj, sed ne tiel lertas unue aŭskulti ilin”

 

    22-a de junio 2017. Baldaŭa “tago de diskutado” inter neregistaraj organizaĵoj titolita “Intergeneraciaj Dialogoj” kaj okazonta la 1-an de aŭgusto ĉe la sidejo de UN en Novjorko estis samtempe laŭdata kaj kritikata de reprezentantoj de Universala Esperanto-Asocio. La Dialogoj, okazo por pridiskutado de la Celoj por Daŭripova Evoluigo kaj ilia realigo, estos, plej verŝajne, realigataj komplete en la angla lingvo kaj estos malfermaj ĉefe al reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj (NROj) kiuj mem ne estas inter tiuj kiujn la Celoj estis ĉefe starigitaj por helpi. Kvankam tia diskutado estas en si mem bona afero, UEA-reprezentanto Humphrey Tonkin atentigis en lastatempa informa kunveno de la kunvokanto de la Dialogoj, la Branĉo NROj de la Fako de UN pri Publika Informado, ke gravas noti la malĉeeston de la voĉoj de la plej vundeblaj homgrupoj, kiuj havas nek la rimedojn por vojaĝi nek, plejparte, la lingvojn de internacia komunikado – kaj efektive la malĉeeston de ĉiuj kiuj ne opinias sin kompetentaj en la angla lingvo. “Malfacilas superi lingvan diskriminacion,” komentis Tonkin, “sed ne estus tiel malfacile almenaŭ rekoni kaj celi mildigi ĝin.”

 

    Londona konferenco diskutis la ekaperon de lingvopolitiko de Unuiĝintaj Nacioj

 

    26-a de majo 2017. “La Lingvoj de Internaciismo” estis la temo de konferenco ĉe Birkbeck, Universitato de Londono, la 24-an ĝis 26-a de majo organizita de la Projekto Reluctant Internationalists (Kontraŭvolaj Internaciistoj). La konferenco arigis interesan grupon de plejparte junaj historiistoj kaj aliaj fakuloj por trakti demandojn kiel ekzemple internaciajn planlingvojn, lingvon kaj ekspertizon en internaciaj organizaĵoj, kaj lingvouzon en internaciaj sociaj kaj politikaj movadoj. Inter la referaĵoj estis historio de la lingvopolitika evoluo de Unuiĝintaj Nacioj de Humphrey Tonkin (Universitato de Hartford, Usono) kaj Lisa McEntee-Atalianis (Birkbeck, Universitato de Londono), kaj retrorigardo al la kresko kaj malkresko de Esperanto en Sovetunio prezentita de Brigid O’Keeffe, Brooklyn College, CUNY, Usono.

 

    Slovaka ambasadoro raportis pri lingvopolitika deklaro emfazante la bezonon de lingva justeco kaj nediskriminacio

 

    11-a de majo 2017. Ĉeestante la Simpozion pri Lingvo, la Celoj por Daŭripova Evoluigo kaj Vundeblaj Homgrupo organizita sub aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio, Richard Galbavy, Vica Konstanta Reprezentanto de Slovakio ĉe Unuiĝintaj Nacioj, raportis pri la Deklaracio de Nitro pri lingvopolitiko, akceptita de la kvarlanda grupo Visegrad (Ĉeĥio, Hungario, Pollando, Slovakio) ĉe sia konferenco en Nitro, Slovakio, pasintan julion. La konferenco estis fiksita por koincidi kun la 101-a Universala Kongreso de Esperanto samtempe okazanta en Nitro. La deklaracio traktis tri ĉefajn temojn:

 

    -- Engaĝiĝon de civitanoj

 

    -- Multlingvismon en la ekonomio kaj la socio

 

    -- Edukan inkludon

 

    La Deklaracio emfazis la bezonon “kreskigi publikan konscion pri la graveco de lingvopolitiko” kaj lanĉi dialogon inter ŝlosilaj interesatoj pri lingvopolitika laboro.” Ĝi atentigis, ke neemfazo de multlingvismo povas konduki al socia ekskludo kaj generi maljustan diskriminacion. Rilate edukan inkludon, la Deklaracio emfazis la neceson lerni kaj uzi “pli malgrandajn/najbarajn lingvojn” kaj la uzadon de lingvolernado por antaŭenigi “eŭropan identecon kaj solidarecon.” Krome, ĝi rekomendis pliajn esplorojn “por konstati kiun fremdan lingvon oni lernu unue por instigi plian lingvolernadon” kaj por redukti la oftecon de frua forlaso de la lernejo.

 

    “La konkludoj de la konferenco de Nitro,” aldonis Ambasadoro Galbavy, “konsistigas malgrandan sed konstruan kontribuon fare de Slovakio kaj la Visegrad-landoj al la daŭranta diskutado de la estonteco de Eŭropo, kiu celas fortigi lingvan justecon kaj demokration, farante eŭropan integriĝon signifoplena por ĝiaj civitanoj.”

 

    TEJO partoprenis Internacian Forumon en Rijad (Saùda Arabio)

 

    5-a de majo 2017. UNESKO provas kiel eble plej bone elparizigi siajn aranĝojn. Sekve la Ligkomitato de la NROj organizis sian 7an Forumon en oficiala partnereco kun UNESKO en Rijado (Sauda Arabio) de la 3a ĝis la 5a de majo. Ĉar la temo rilatis al la junularo, Universala Esperanto-Asocio sendis du reprezentantojn, membrojn de TEJO, la junulara organizaĵo en kunlaboro kun UEA. La Forumo estis trilingva: araba, angla kaj franca; plej ofte uziĝis la araba kaj la angla. Kiel ofte en tiaj aranĝoj, la koridoraj konversacioj estis same fruktodonaj kiel la oficialaj rondaj tabloj ĉar tie eblis atentigi la oficialulojn, oficistojn kaj membrojn de NROj pri la manko de lingvo-egaleco ĉe UN.

 

El Esperanto Por UN

Redaktis Rafael Henrique Zerbetto

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments