El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nova servo en ĉinaj grandrapidaj trajnoj: interrete mendi manĝon

| 2017-07-12
Bookmark and Share
 

    Laŭ anonco de la kompanio Ĉina Fervojo, ekde la 17-a de julio pasaĝeroj povos interrete mendi manĝojn en 27 stacioj de grandrapidaj trajnoj de Ĉinio. Oni povas mendi ne nur manĝojn preparitajn en la koncerna trajno, sed ankaŭ tiujn preparitajn de eksteraj manĝoservoj. Se pasaĝero sukcese mendis manĝon, fervojisto portas ĝin al la difinita sidloko aŭ vagono, kie estas la aĉetinto.

 

 

    Delonge oni alte taksas la grandrapidajn trajnojn de Ĉinio pro iliaj pureco, rapideco kaj ĝustatempeco kompare kun tiuj de ordinaraj trajnoj. Sed samtempe multaj pasaĝeroj plendas pro la malbona gusto de la manĝoj servataj en la grandrapidaj trajnoj kaj ilia alta prezo. Nun ĉinaj grandrapidaj trajnoj novigas sian servon por respondi al la bezonoj de pasaĝeroj laŭ iliaj pli kaj pli diversigitaj kaj personigitaj vojaĝoj. La kompanio, utiligante la superecon de Ĉinio en la interreta kaj poŝtelefona pagadoj, enkondukas manĝojn preparitajn de restoracioj por ke la pasaĝeroj povu havi pli da elektoj kaj ĝui pli bonan servon.

 

    Ekzistas du manieroj por mendi manĝojn:

 

    La unua estas jena: kiam oni rezervas trajnbileton en la retejo 12306.cn, la retejo atentigas la rezervinton pri la eblo mendi manĝon, kaj se li aŭ ŝi volas fari la mendon, la paĝo saltas al la paĝo por mendo de manĝo, kaj tie eblas anticipe pagi per Alipay aŭ WeChat.

 

    La dua estas nur mendi manĝon en 12306.cn, kaj entajpi la informojn de trajnbileto kaj tiujn de kontaktinto. Tiu kiu havas sensidlokan bileton nur devas entajpi la numerojn de la trajno, la vagono kaj la poŝtelefono por ricevi la manĝon.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments