El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Interlingvistikaj Studoj en Poznano akceptas aliĝojn por 2017-2020

| 2017-07-12
Bookmark and Share
Collegium Novum, kie okazas la lecionoj de Interlingvistikaj Studoj

 

    Aliĝu al la nova grupo de la unikaj Interlingvistikaj Studoj en Poznano por 2017-2020 kaj festu ilian 20-jariĝon kadre de la Kvara Interlingvistika Simpozio ĉi-septembre!

 

    Nur ĉiun trian jaron komencas siajn studojn nova grupo ĉe la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano, kaj la sekva ebleco estos en septembro por la jaroj 2017-2020. Unu el la plej prestiĝaj universitatoj en Pollando, UAM ofertas programon unikan en la tuta mondo: trijarajn eksterajn postdiplomajn studojn pri interlingvistiko kaj esperantologio, tute en Esperanto! La speciala programo estis aprobita antaŭ 20 jaroj, la unua grupo komencis siajn studojn en 1998, kaj la sesa grupo finos siajn studojn ĉi-septembre. Por marki tiujn okazos, speciala festo okazos dum la Kvara Interlingvistika Simpozio (21-22-a de sepbtembro 2017), tuj post la interlingvistika sesio kaj antaŭ la tradicia kultura festivalo Arkones.

 

    La Interlingvistikaj Studoj okazas en la Lingvistika Instituto de UAM, sub la gvido de la fondinto, prof. Ilona Koutny. Inter la prelegantoj de la Interlingvistikaj Studoj ĉiam estis kaj estas elstaraj esperantologoj (interalie, Duncan Charters, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Sabine Fiedler kaj Humphrey Tonkin, por nomi nur kelkajn). La Interlingvistikaj Studoj donas superrigardon pri ĝenerala kaj aplikata lingvistiko por havi bazon por la studado de la lingvistikaj aspektoj de Esperanto, ili fokusiĝas al internacia kaj interkultura komunikado, traktas planlingvojn kaj detale okupiĝas pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de Esperanto. En la tria jaro eblas specialiĝi pri komunikado, lingvistiko, literaturo, tradukado, planlingvistiko aŭ pri lingvopedagogio.

 

    Unusemajnaj intensaj sesioj (surlokaj kursoj de po kvar studobjektoj kaj ekzamenoj) okazas unufoje dum la semestro (fine de septembro kaj komence de februaro), intertempe la gestudentoj laboras pri siaj taskoj hejme kaj rete, en konsultiĝo kun la prelegantoj. La gestudentoj pretigas diplomlaboraĵon kaj post la fina ekzameno ricevos atestilon de UAM pri la plenumo de Interlingvistikaj Studoj. Aliĝu ĝis la 15-a de aŭgusto 2017 por la la studjaroj 2017-2020, kaj informu ĉiujn, kiuj povas interesiĝi! La unua sesio okazos inter la 16-a kaj la 22-a de septembro 2017. Postuloj: baza diplomo pri superagradaj studoj kaj bona scio de Esperanto. Kotizo por unu semestro: 1850 PLN (ĉ. 460 EUR), reduktita 700 PLN (ĉirkaŭ 175 EUR) por B-landoj. Kelkaj stipendioj estas antaŭvidataj dank' al ESF.

 

    Informoj kaj aliĝilo: http://www.amu.edu.pl/~interl/, kontakto: interlin@amu.edu.pl aŭ ikoutny@amu.edu.pl

 

Fonto: Esperantic Studies Foundation

Redaktis Rafael Henrique Zerbetto

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments