El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekfunkciis la unua senkasista superbazaro de Ĉinio

| 2017-07-10
Bookmark and Share
 

    De la 8-a ĝis la 12-a de julio en la urbo Hangzhou, Zhejiang-provinco, orienta Ĉinio, okazas la "kreiva" festivalo de Taobao. Ĝi estas granda reala bazaro de tiu ĉi fama komerca retejo okazigata unu fojon ĉiujare. En la ĉi-foja festivalo la plej grandan atenton altiris la senkasista superbazaro TAOCAFE.

 

    La senkasista superbazaro funkcias jene: aĉetanto devas unue sin registri per la aplikaĵo de Taobao kaj entajpi sian pasvorton por pagado, kaj jam povas mendi manĝaĵojn aŭ preni varon, kaj ne necesas viciĝi ĉe la kaso. Tio signifas, ke se vi portas saĝtelefonon kun la koncerna aplikaĵo funkciigita, vi bezonas krome fari nenion por fini la tutan procezon de aĉetado.

 

    Kiam vi unuafoje eniras en la superbazaron, vi devas funkciigi la aplikaĵon de Taobao kaj skani dudimensian kodon por akiri enirkodon, sekve enpaŝi la superbazaron tra turnstila pord-maŝino kiu permesas homojn pasi unu post alia, kaj post tio vi ne plu bezonas elpreni poŝtelefonon el la sako.

 

    La aĉetinto devas trairi "kont-reguligan" pordon. Kelkajn sekundojn post la trairo la pagado finiĝis, kaj sur montrilo aperas jena anonco: "Alipay forprenis de via konto la sumon de XX juanoj".

 

    "Laŭ la konigo, la senkasistan superbazaron subtenas la tekniko de la grupo Formiko pri financaj servoj, supra administranto de la reta pagilo Alipay. Ĝia koncerna respondeculo diris: "Per la skanado ni celas unue konfirmi la identecon de la aĉetonto, kaj due rajtigi al Alipay preni malgrandan sumon. Ĉiu senkasista butiko devas havi tian rajtdonon kaj konfirmon de identeco por ke homo fariĝu kvazaŭ moviĝanta identigilo."

 

    Kaj senkasista butiko/superbazaro kaj aŭtomata vendilo celas la samon: doni al konsumantoj pli glatan sperton de aĉetado.

 

    Unue, tia tekniko pligrandigas la efikon de reguligo de konto kaj ekscese mallongigas la tempon de aĉetado. En ideala situacio aĉetantoj povas ĝui la oportunecon de "tuja forpreno, tuja pago".

 

    Due, la "senkasisteco" povas malgrandigi la koston de la uzado de laborforto. Ekzemple, se vi adoptas la sistemon de senkasista butiko por funkciigi 24-horan butikon en Pekino, vi ne bezonas pagi la koston de dungado de kvar aŭ kvin personoj kaj tiel ŝparas ĉ. 20 mil juanojn ĉiumonate.

 

    Trie, tiaj butikoj kaj vendiloj povas registri kaj bildigi la aĉetadon. En "inteligenta" superbazaro, ĉiuj agoj de aĉetantoj, de eniro ĝis eliro, estas kaptataj kaj registrataj kiel datumoj. Post kiam tiuj informoj reatingis la interreton, per diversaj kalkulaj modeloj de komputila programero oni povos akiri multajn valorajn informojn.

 

    Koncernaj fakuloj diris, ke la tekniko de senkasista superbazaro celas plialtigi la efikon de superbazaroj, malgrandigi ilian koston kaj igi ilin pli saĝaj kaj pli komprenemaj. Estas dezirate, ke tio instigu pli kaj pli multe da homoj viziti realajn butikojn por fari aĉetadon.

 

    Eble baldaŭ venos nova epoko de "senkasistaj vendejoj plus retbutikoj", kaj tiam la konsumantoj fariĝos la plej grandaj profitantoj .

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments