El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping kaj Angela Merkel ĉeestis malfermon de ĝardeno de grandaj pandoj en Berlina Zoo

| 2017-07-07
Bookmark and Share
Xi Jinping, Peng Liyuan kaj Angela Merkel ĉe la ĝardeno de granda pando

 

    La 5an de julio ĉina prezidanto Xi Jinping kaj germana kanceliero Angela Merkel ĉeestis malfermon de ĝardeno de grandaj pandoj en Berlina Bestoĝardeno.

 

    Xi kaj lia edzino Peng Liyuan estis varme salutitaj de Angela Merkel, kiam ili atingis la lokon. Parolante pri la amika historio de la du popoloj, ili iris al la ĝardeno akompanataj de ĉina muziko, laŭ la vojo ornamita per ruĝaj lanternoj, kaj tra ĉin-stila pavilono.

 

    Ĉe la ĝardeno komenciĝis la malferma ceremonio. Xi Jinping kaj Angela Merkel faris parolojn.

 

Xi Jinping parolas en la malferma ceremonio.
 

    Xi diris, ke li ĝoje vidas, ke Mengmeng kaj Jiaoqing el Sichuan de Ĉinio debutas antaŭ la publiko de Germanio kaj ili havas tre belan kaj novan loĝejon. Tio estas signifoplena por rekomenci la kunlaboron pri protekto kaj esploro de la granda pando inter ambaŭ landoj ĉe la 45a datreveno de diplomatiaj rilatoj de la du landoj. La interŝanĝoj de landoj restas en amikeco inter popoloj. Li esperas, ke la du grandaj pandoj povos proksimigi la du landojn kaj fariĝi novaj senditoj por la amikeco inter la du popoloj. Xi esprimis koran dankon al la fakuloj kaj laborantoj pro la kunlaboro pri esploro de la granda pando, kaj deziras novajn fruktojn de la amikeco inter la du popoloj.

 

    Angela Merkel diris, ke en la historio de interŝanĝoj de Germanio kaj Ĉinio, granda pando ludis gravan rolon por la dulanda amikeco. La germana popolo longe atendis la alvenon de la du grandaj pandoj, kaj klopodis doni komfortan loĝejon al ili. La du specialaj senditoj markas novan disvolviĝon de la amikeco inter ambaŭ landoj. Germanio volas preni tion kiel ŝancon por profundigi kulturajn interŝanĝojn kun Ĉinio.

 

Xi Jinping donacas lanugajn ludilojn de granda pando al infanoj.

 

    Xi kaj lia edzino parolis kun ĉelokaj infanoj kaj donacis al ili lanugajn ludilojn de granda pando. Ankaŭ junulo donacis al Xi kaj lia edzino gravuraĵon faritan de si mem.

 

La 6an de julio homoj vizitis Jiaoqing en la ĝardeno.
 
La 6an de julio homoj vicatendis por rigardi grandajn pandojn.
 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments