El Popola Ĉinio>Usui Hiroyuki>

Mia "testuda" vivo meze de spirhaltigaj teknikaj evoluoj de Pekino

| 2017-07-07
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

    Mi foje sentas, ke mi estas kvazaŭ obstina testudo, kiu marŝas malrapide per sia propra ritmo, kvankam la ritmo de mia ĉirkaŭa medio en Pekino estas multege pli hasta kaj danca, precipe se temas pri teknikaj evoluoj.

 

    Se oni elektu iun urbon en Ĉinio kiel la plej avangardan, oni certe devus elekti Ŝanhajon. Tion mi supozis, kaj fine mem konstatis en la fino de majo ĉi-jare, kiam mi havis okazon vojaĝi al la urbo post 33-jara interrompo. En iuj partoj ĝi aspektas urbego eĉ supermoderna kaj futura. Sed agnoskinde, ke ankaŭ Pekino estas sufiĉe avangarda urbo.

 

La supermoderna aspekto de Ŝanhajo

 

    Post mia alveno ĉi tien en 2012 mi bezonis iom da tempo por vere senti tion ĉar unuavice mi devis alkutimiĝi al la fremda vivo. Sed iom post iom mi povis kompreni, ke esence ĉiuj modernaj urboj en la nuna mondo estas similaj unu al la alia. Ĉie oportunaj vendejoj funkcias dum la tuta tago, 24-hore, interreto estas vaste uzata, kaj plimulto de la homoj uzas poŝtelefonon.

 

    Tri fojojn ricevi donace poŝtelefonon

 

    Alveninte al Pekino mi estus devinta mem aĉeti poŝtelefonon. Sed Su Yijun, tiama direktorino de la Esperanto-Sekcio de El Popola Ĉinio, afablis donaci al mi sian malnovan. Ĝi ne estas saĝtelefono sed mi estis absolute kontenta pri ĝi, ne laste pro tio, ke mi neniam antaŭe uzis ion tian. Mi tamen foje ĝin perdis, kaj tiam Chen Ji, kiu tiam estis vicdirektorino kaj nun estas direktorino de nia sekcio, afablis donaci al mi sian malnovan. Ŝi tiam avertis min, ke mi mem aĉetu novan, se mi denove ĝin perdus.

 

Miaj ĝisnunaj poŝtelefonoj vicigitaj laŭ la kronologia ordo de dekstre maldekstren, kaj la plej dekstra estas japana poŝtelefono kaj ĉiuj aliaj ĉinaj

 

    Fakte ne plu okazis perdo sed triafoja donac-ricevo. En 2015 ĉi-foje iu ĉina esperantistino, kiu ne estas mia kolegino, vidis mian poŝtelefonon kaj diris, ke mi devas havi saĝtelefonon. Nun estis ŝia vico donaci sian malnovan! Dankon al ĉiuj ili tri pro la afableco!

 

    La historio ripetas sin

 

    Eble la legantoj pensus, ke mi tiom ofte ricevis poŝtelefonon donace ĉar mi estas senhelpa, kompatinda eksterlandano en Ĉinio. Sed eĉ la unua poŝtelefono en mia vivo estis donacita al mi, kiam mi ankoraŭ loĝis en Japanio. Mi ne posedis poŝtelefonon en la dua duono de la 1990-aj jaroj, kiam preskaŭ ĉiuj gejunuloj en Japanio jam posedis ĝin. Ne necesus diri, ke tiam ankaŭ mi apartenis al la junularo, kaj ke siatempe ne temis pri saĝtelefono.

 

    En iu tago, mi ne plu memoras en kiu jaro, eble en 2000 aŭ 2001, hazarde kolego ricevis kiel premion de lotumado rajton ricevi poŝtelefonon. Li jam posedis unu kaj afable cedis la rajton al mi. Jen ankaŭ mi finfine ekhavis poŝtelefonon! Eble la kolego, kiu estis multe pli aĝa ol mi, jam de antaŭe pensis, ke mi devus havi unu.

 

    Ne zorgi pri saĝtelefono, kiu misblinkadas

 

    Ni revenu al mia ricevita saĝtelefono. Ĝi estis sufiĉe malnova. Mi preskaŭ ne povis retumi per ĝi. Sed mi tute ne grumblis pri tio. Mi nur tre naive miris kaj admiris, ke la posedo de tiu poŝtelefono ebligis al mi aliĝi al la servo de sociaj retoj WeChat, kiu premisas la uzon de saĝtelefono malsame ol alia simila servo QQ, al kiu oni povas membriĝi ankaŭ per komputilo. Mi povis aliĝi al kelkaj Esperantaj babilgrupoj kaj pli rapide informiĝis kio okazas en la ĉina movado.

 

    Preskaŭ du jarojn mi pasigis kun tiu malnova saĝtelefono, kiu iom post iom komencis blinkadi per stranga maniero. Io certe misis pri ĝi. Multaj ĉinoj konsilis al mi, ke mi aĉetu novan, sed mi ne multe zorgis pri tio. Nu, mi kutime montriĝas suspektema, preskaŭ senpripense, reflekse rezistema al ĉio nova, kvankam tio estas preskaŭ intuicio kaj ne principo. Se mia principo estus rezisti novajn aferojn, mi eĉ ne pensus pri la ideo posedi poŝtelefonon. Fakte en Japanio mi konas du amikojn, kiuj ĝis nun rifuzas havi poŝtelefonon pro sia principo!

 

    Eble la Ĉielo detruis ĝin por ke mi aĉetu novan

 

    En januaro ĉi-jare, dum mia restado en Tajlando mi erare faligis la poŝtelefonon surplanken kaj ĝia ekrano rompiĝis. Mi povis nenion vidi sur la ekrano. Nur tiam mi konsciiĝis kian grandan senton de maloportuno oni ekhavas ne povante saĝtelefonumi en la nuna epoko. Eble Dio aŭ, se diri per ĉina maniero, la Ĉielo detruis ĝin por ke mi aĉetu novan... Reveninte al Pekino mi tuj aĉetis, por la unua fojo mempage, novan saĝtelefonon! Tiam mi petis mian koleginon Han Xin akompani min ĉar mi timis, ke mi ne orientiĝus lingve kaj teknike, kaj ne scius elekti kiun saĝtelefonon.

 

La sperto veturi per kunlua biciklo, unua kaj espereble ne lasta...
 

    Kaj kia miraklo! Mi vere surpriziĝis, ke multajn aferojn mi povas fari per la nova ilo. Sed kompreneble tion mi malkovris ne tuj post la aĉeto, sed nur laŭgrade dum kelkaj postaj monatoj, kaj ĉefe dank' al miaj gekolegoj kaj geamikoj. Ekzemple, per saĝelefono oni povas pagi kaj ankaŭ uzi kunluan biciklon, kiu nun furoras en Pekino. Estis Yu Di, mia alia kolegino laboranta en la oficejo de la Ĉina Esperanto-Ligo, kiu afablis elŝuti por mi aplikaĵon por lui biciklon. Sed mi nur unu fojon uzis tiun servon ĉar mi mem ĝis nun ankoraŭ ne ellernis kiel uzi la aplikaĵon.

 

    Nu, mi ja estas testudo, kiu obstine iras per siaj malrapidaj paŝoj. Mi vivas "testude", meze de spirhaltigaj teknikaj evoluoj en Pekino. Iam tamen ankaŭ mi povu finmarŝi atingante ian celon en gloro.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments