El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping:Fari la mondon pli bona loko

| 2017-07-06
Bookmark and Share
 
 

    La 4-an de julio, okaze de sia ŝtatafera vizito en la Federacia Respubliko de Germanio, ĉina prezidanto Xi Jinping en germana ĉefa amaskomunikilo publikigis subskribitan artikolon kun la titolo: "Fari la mondon pli bona loko".

 

    En la artikolo li pozitive taksis la nuna staton de la rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio, objektive analizis la situacion de la nuna mondo, kaj samtempe esprimis la esperon plifortigi dulandajn kunlaborojn por komuna disvolviĝo.

 

    Jene estas taskoj de la ĉi-foja vizito de prezidanto Xi Jinping.

 

    ·Unu el la taskoj estas interŝanĝi opiniojn kun germanaj gvidantoj por bone kapti ŝancojn, antaŭenpuŝi la plenampleksan strategian partnerecon inter la du landoj kaj levi la duflankajn rilatojn al pli alta nivelo en la nova situacio.

 

    ·Fortigo de la supra-nivela planado:

 

    ·Klopodi por interkonekto de "Fabrikita en Ĉinio 2025" kun la germana "Industrio 4.0", por krei medion malferman al la du flankoj kaj justan por investoj, kaj bonvenigi germanajn kompaniojn aktive partopreni en la konstruado de "La Zono kaj Vojo".

 

    ·Pliproksimigi la popolojn de la du landoj, profundigi la duflankajn kunlaborojn en la kampoj de edukado, kulturo, scienco kaj teknologio, turismo, medicino, bankoj de ideoj, amaskomunikiloj, futbalo kaj aliaj, kaj efektivigi pliajn oportunigajn politikojn por vizpetado ktp.

 

    ·Plifortigi la duflankajn kunlaborojn en internaciaj organizaĵoj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments