El Popola Ĉinio>头条新闻>

En Ĉinio kreskas la nombro de "urboj sen kontanta mono"

| 2017-07-04
Bookmark and Share
 

    La 1-an de julio la urbo Guiyang subskribis interkonsenton kun Ant Financial kaj fariĝis la kvina urbo sen kontanta mono en Ĉinio post Hangzhou, Wuhan, Fuzhou kaj Tianjin. Tiamaniere ŝajnas pli kaj pli reala la celo de Alipay: "Antaŭenigi la procezon al la socio sen kontanta mono en Ĉinio ene de 5 jaroj".

 

 

    Kiam la plano "urbo sen kontanta mono" estis lanĉita en Wuhan kaj Fuzhou, la fiksitaj celoj estis tre detaligitaj: antaŭ la fino de tiu ĉi jaro la proporcio de pagoj per poŝtelefonoj atingos pli ol 90%; oni komplete finkonstruos la sistemon de pagado per poŝtelefonoj de tiaj publikaj transportiloj kiaj busoj kaj metroo; oni ankaŭ antaŭenigos la forigon de kontanta mono en tiaj kampoj kiaj edukado, kuracado, administra decidfarado, kaj publikaj servoj. Tiel la ĝenerala publiko povos ĝui la oportunon kaj komforton de la urba vivo.

 

    Laŭ planoj de la lokaj registaroj de Wuhan kaj Fuzhou, "urbo sen kontantmono" estas grava parto de la konstruado de "inteligenta urbo". En la pasinteco la publiko havis ambiguan senton pri tia urbo, ĉar ili ofte vidis ĝin surpapere en dokumentoj, sed ne povis konkrete percepti ĝin en la ĉiutaga vivo.

 

    Nuntempe la plano "urbo sen kontantmono" faras la koncepton de "inteligenta urbo" multe pli reale ekzistanta kaj palpebla, ĉar la ŝanĝoj alportataj de la koncepto fariĝas ĉie videblaj.

 

 

    Jing Xiandong, ĉefa plenuma oficisto de Ant Financial diris, ke la forigo de kontanta mono faros la financon pli kapabla profiti, la komercon pli inteligenta kaj la socion pli efika. Li aldonis, ke la forigo de kontanta mono ne nur signifas, ke oni ne bezonas porti kontantan monon por iri eksteren, sed ankaŭ la socio realigos inkluziveman financon bazitan sur interreto de aĵoj, nub-komputado, grandegaj datumaroj, kolektado de geografiaj informoj kaj aliaj teknologioj.

 

    "Urbo sen kontanta mono" ne nur simple ŝanĝos pagmanieron sed ankaŭ alportos amasiĝon de datumoj kaj kredito, kaj fine realigos transformon de "inteligenta urbo" al "urbo de kredito", kaj rezulte tia urbo fariĝos pli humaneca kaj pli bone loĝebla. Samtempe tiu ĉi procezo prezentos pli da postuloj por grandegaj datumaroj, nub-komputado kaj la disvolvigo de artefarita inteligenteco en tia urbo.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments