El Popola Ĉinio>头条新闻>

Akvomelona jupo furoras en sociaj retejoj

| 2017-07-04
Bookmark and Share
Ankaŭ bebo povas ĝui la someron kaj akvomelonan jupon.

 

    Venas somero. Akvomelono estas taŭga frukto en la varmega sezono. Tamen ĉi-jare ĝi estas ne nur manĝaĵo, ĉar oni donis al la frukto novan rolon.

 

    Lastatempe akvomelona jupo furoras en sociaj retejoj. Oni tranĉas akvomelonon en la formon de jupo, metas ĝin en taŭga pozicio, kaj fotas.

 

Ankaŭ stelo Emma Bunton havas foton de akvomelona jupo.

 

    Tio malpli doloras ol glaci-sitela defio, kaj estas pli alloga ol simpla memfotado.

 

    Vi bezonas nur pecon de akvomelono, tranĉilon kaj agrablan pozon. La antaŭkondiĉo estas, ke vi havu poŝtelefonon kaj Instagram-konton.

 

Ne nur virinoj kun akvomelona jupo

 

    Kiel fari? Simple... proksimigu detranĉitan pecon da akvomelono al la lenso por krei la iluzion, ke homo en la fono surhavas akvomelonan jupon.

 

    Neniu scias la originon de la ludo, tamen retanoj ŝatas montri siajn fotojn de akvomelonaj jupoj en retejo.

 

Tri bezonaĵoj sur strando: ĉapelo, sunombrelo kaj akvomelona jupo!

 

    La ruĝa karno de la frukto kontraste al verda ŝelo estas la plej moda ludo en la somero.

 

    Tiuj, kiuj emas manĝi akvomelonon, rapide aliĝu al la ludo kaj sendu viajn fotojn de akvomelonaj jupoj al la sociaj retejoj!

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments