El Popola Ĉinio>头条新闻>

Biciklado por saluti diplomiĝon

| 2017-07-03
Bookmark and Share

    "Post biciklado kiu daŭris tri tagojn kaj mallongan nokton, ni atingis la cellokon. Ni sentas nin elĉerpitaj." Alkroĉe al vojaĝ-mapo, skribis Ye Jiangtao, kiu baldaŭ diplomiĝos el Lernejo de Biologia Scienco kaj Teknologio sub Ji'nan-a Uinversitato, en la 15a de majo.

 

    Tra ses urboj

 

 

    Ye devenas de la urbo Longyan, Fujian-provinco. Li decidis labori en sia hejmloko post diplomiĝo. En la 9a de majo Ye revenis al lernejo post intervjuo de firmao en Xiamen, kaj du tagojn poste, li ricevis la anoncon pri akcepto.

 

    Ye trankviliĝis, ĉar li trovis laboron. Estis iom da tempo por prezenti disertacion. Li volis fari ion signifoplenan antaŭ diplomiĝo. "Biciklado!"

 

    Ye sukcesis persvadi sian amikon Zhou Bengao kune vojaĝi.

 

    "Konsultinte rilatajn itinerojn kaj spertojn, ni decidis bicikli de Ji'an ĝis Weihai."

 

    Je la sesa horo de la 12a de majo la du junuloj ekvojaĝis.

 

    "En la sekva mateno ni estis tre lacaj. Ni prokrastis ekiran tempon de la sesa ĝis la oka horo." Ye diris, ke tagmeze ili transpasis vilaĝojn en Weifang. Estis malfacile, ĉar ili veturis sur ŝton-sabla ŝoseo.

 

    Je la dua horo de la 15a de majo ili atingis la cellokon Weihai post vojaĝo de 533,1 kilometroj tra Zibo, Weifang, Qingdao kaj Yantai.

 

    Malfaciloj

 

 

    "La vojaĝ-itinero estis publikigita de bicikl-amantoj antaŭ kelkaj jaroj. Ni renkontis kvar malĝustajn gvidojn laŭ la itinero." Ye diris, ke ili konsciis, ke kelkaj ŝoseoj ŝanĝiĝis, kaj petis helpon de lokanoj.

 

    En Pingdu granda kamiono preterpasis ilin kaj aluminiaj pecoj falis sur la teron. "Mi murmuris, ke la pecoj eble pikos la biciklajn pneŭojn, kaj mi ne atendis, ke la pneŭo tuj eksplodis post mia parolo." Feliĉe, ili estis en urbeto. Serĉinte dek minutojn, ili trovis biciklo-ripariston.

 

    Junulo devas esti vigla

 

    Kial li elektis bicikladon por saluti diplomiĝon? "Junulo devas esti vigla. Ankaŭ mi volas fari ion frenezan ĉe diplomiĝo, kaj tio povos doni al mi profundan memoron." Ye diris kun rideto, kaj lia tono malkaŝis batalemon kaj junecon.

 

    Fakte, la vojaĝo estis planita delonge. Komence de la dua semestro en la kvara lernojaro en universitato, li ekzercis sian korpon dum tri monatoj. "Mi kuris kvar-kvin fojojn ĉiusemajne, du-kvin kilometrojn ĉiufoje por fortigi krurojn."

 

    "Tio estas mia unua longdistanca biciklado, kaj ĝi realigis mian revon en universitato. Tio estas bona komenco." Li diris: "Kiam mi laboros, mi aĉetos bonan biciklon kaj rondbiciklos Xiamen-insulon."

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments