El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping veturis de Pekino al Rusio por ŝtatafera vizito

| 2017-07-03
Bookmark and Share
La 14-an de majo 2017 en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin, kiu venis al Ĉinio por ĉeesti Forumon de "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro. (dokumenta foto)

 

    Matene de la 3-a de julio ĉina prezidanto Xi Jinping veturis de Pekino al Rusio por du-taga ŝtatafera vizito. Dum restado en Rusio Xi Jinping interparolos kun rusa prezidentoVladimir Putin kaj kune kun li intervidiĝos kun raportistoj kaj amikaj personoj de la du landoj, ĉeestos subskriban ceremonion kaj bonvenigan bankedon kaj difinos la direkton kaj celon pri disvolvado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio en la nova situacio por plu profundigi politikan kaj strategian interfidon, antaŭenpuŝi duflankajn kunlaborojn en diversaj kampoj kaj firmigi ligilon de interesoj. La du ŝtatestroj kune subskribos kaj publikigos komunan deklaron kaj aprobos la praktikan programon de Ĉin-Rusa Traktato pri Najbara Amika Kunlaboro por 2017-2020. Rilataj departementoj de la du landoj subskribos gravajn dokumentojn pri kunlaboroj en ekonomio, komerco, energifontoj, investo, interligo kaj interkomunikado, amaskomunikiloj kaj edukado.

 

    Tio estas la sesa fojo por Xi Jinping viziti Rusion aŭ ĉeesti gravan internacian aktivecon en la lando ekde enposteniĝo kiel ĉina prezidanto, estas ankaŭ la tria renkontiĝo de la dulandaj ŝtatestroj en la kuranta jaro. La ĉi-foja vizito havos gravan signifon por plu antaŭenigi altnivelan disvolvadon de la dulandaj interrilatoj, firmigi duflankajn interfidon kaj intersubtenadon kaj akceli ĉiuflankan kunlaboron de la du landoj. Kredeble, sub kunpenado de la du flankoj, la vizito de Xi Jinping sukcese malfermos novan situacion de la altnivela disvolvado de la ĉiuflankaj strategiaj kunlaboraj partnerecaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, kaj donos novan kontribuon por la paco, stabileco, disvolvo kaj prospero regionaj kaj mondaj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments