La botanika ĝardeno de Pekino

| 2017-07-03
Bookmark and Share

    Mia vizito al Tuancheng-fortikaĵo daŭris ĉirkaŭ du horojn, multe pli ol kutime daŭras vizitoj de ordinara turisto, ĉar mi interesiĝis pri la loko kaj ĝia historio, sekve volis profiti la okazon por rigardi ĉiujn detalojn kaj multe foti. Estis ĉirkaŭ tagmeze kiam ĝi finis, kaj mi decidis profiti la okazon por viziti la botanikan ĝardenon, kiu troviĝas nur kelkajn blokojn far de tie.

 

 

    Post iom piediri norden mi atingis la enirejon de la botanika ĝardeno. Estas bushaltejo antaŭ ĝi, sed mi ne volis uzi buson por tiom mallonga distanco. Antaŭ la botanika ĝardeno oni konstruas novan metrolinion, kiu igos tiun regionon de la urbo, kun siaj pluraj turismaj allogaĵoj, pli facile atingebla.

 

    Estis multaj turistoj tie, sed ne estis vico por aĉeti bileton. Post la enirejo, anstataŭ plantojn mi trovis plurajn ludilojn kaj amason da infanoj ludantaj. Nur post tiu amuzejo la ĝardenoj aperas. Mi ne sciis kien iri, kion fari, do simple sekvis la vojon orienten, transiris la rozĝardenon, onidire belega, sed tiam ankoraŭ ne estis taŭga sezono por rozoj. Mi sekve iris norden kaj atingis belajn lagojn, vidis belajn pejzaĝojn kaj komencis ĝui la promenadon.

 

 

    Ĉe la alia flanko de la lago mi vidis antikvan militan turon, poste mi vidis kelkajn aliajn, kaj ankaŭ kanonojn. Laŭ klarigo, ili estis faritaj de la praavo de la poeto Cao Xueqin, kiu estis kanonfaristo. Tiuj kanonoj estis uzitaj de la armeo de Jin-dinastio, tiam en la fino, kaj ludis gravan rolon en la venko de la Batalo por la urbo Dalinghe kontraŭ la armeo de Ming-dinastio. Oni kredas ke Cao Xueqin vivis siajn lastajn jarojn en tiu regiono, kaj en la botanika ĝardeno troviĝas memorigejo pri Cao Xueqin, kiu estis fermita en tiu tago.

 

    Tie antaŭe estis bienoj, kaj kamparanoj konstruis plurajn templojn kaj altarojn por protekti siajn farmojn kontraŭ ŝtormegoj kaj aliaj naturaj fenomenoj kiuj povas kaŭzi damaĝon al ili. Pro tio multaj antikvaj altaroj kaj restaĵoj de antikvaj temploj troviĝas en la Botanika Ĝardeno, kaj ankaŭ tie troviĝas la belega Templo de la Dormanta Budho, laŭ mi la plej interesa loko en la ĝardeno. La templo estas bele ornamita kaj en ĝi troveblas pluraj belaj statuoj kulptitaj en lingno. En la lasta altaro troviĝas la fama kaj grandega Dormanta Budho.

 

Enirejo de la Templo de Dormanta Budho

 

    Ĉe la enirejo de la templo troviĝas bela lago plena de fiŝoj. Krom la multegaj fiŝoj estis ankaŭ kelkaj testudoj. Post nelonge mi malkovris la kialon: ĉe la dua pordego de la templo, post la lago, estas virino kiu vendas vivantajn fiŝojn kaj testudojn, kiujn homoj aĉetas kaj metas en la lago. Verŝajne temas pri iu budhisma tradicio kiun mi ne konas, kaj tiom da homoj faras tion, ke la lago estas ĉiam plena de fiŝoj. Malantaŭ la Dormanta Budho troviĝas konstruaĵo por gardi aĵojn uzatajn en ritoj, kaj apud ĝi mi vidis ŝtuparon por supreniri monton, sed pordego estis fermita.

 

    Poste, irante ĉirkaŭ la muro de la templo, mi malkovris padon kiu ĉirkaŭiras la templon kaj ligiĝas la tiu ŝtuparo, kaj sekve mi supreniris ĝis pavilono sur la monto, el kie oni povas admiri la belecon de la ĉirkaŭaĵoj. Mi dekomence hezitis iri sur padoj, supozante ke ili estus nur por funkciuloj de la ĝardeno, sed mi rimarkis ke multaj turistoj ilin uzas, kaj poste mi malkovris ke ĉe tiuj padoj estas afiŝoj por gvidi la vizitantojn.

 

Antikva pado por supreniri la monton

 

    El tie mi iris okcidenten por viziti la Pavilionon de la 9-a de Decembro kaj la metasekvojan arbaron. Tiam mi estis jam proksime de la norda limo de la parko, kaj decidis iri suden per la okcidenta flanko de la ĝardeno, ankoraŭ nekonata de mi. Mi vizitis persikan ĝardenon, tiam plena de floroj, kaj sekve tulipan ĝardenon, kiu ankaŭ estis tre bela, sed estis ankoraŭ iom frue por vidi tulipojn, ili plene floris post unu semajno. Ankaŭ la peonia ĝardeno estis senflora, ĉar mia vizito okazis kelkaj semajnoj antaŭ la peonia sezono. Floramantoj nepre devas reveni tien ĉiusemajne por esti kapabla vidi ĉiujn malsamspecajn florojn en plena beleco.

 

    Dumvoje mi preterpasis konstruaĵon, kiu ŝajnis al mi administrejo aŭ io tia, sed mi poste malkovris ke ĝi estas muzeo pri abeloj. Tio klarigas homon vestitan kiel abelo surstrate dirante aferojn en la ĉina, kiujn mi ne sukcesis kompreni. Jam estis iom malfrue kaj mi estis tre laca, sed mi volas reveni por viziti tiun muzeon kaj ankaŭ la memorigejon pri Cao Xueqin. La botanika ĝardeno de Pekino estas unu el tiuj lokoj kiuj meritas plurajn vizitojn, kaj pro tio, ke la pejzaĝo ŝanĝiĝas laŭ sezono, kaj pro tio, ke ĝi estas grandega kaj ne eblas viziti ĉiujn ĝiajn angulojn en unu fojo.

 

Belaj pejzaĝoj en la norda parto de la parko

 

    Mi ne vizitis la forcejon, kie troviĝas tropikaj kaj subtropikaj plantoj, kaj pro tio, ke estis jam malfrue, kaj pro la fakto, ke la bileto al la forcejo estas iom altkosta kaj tiuj plantoj estas delonge konataj de mi. Cetere de ekstere mi klopodis iom rigardi la tra la fenestroj kaj la loko ŝajnis al mi simila al butikumcentro.

 

Infano transironta la latitudon 40°N

 

    Mi ankaŭ vizitis etan tombejon ene de la botanika ĝardeno, ĝi troviĝas proksime de la Templo de la Dormanta Budho, kaj ankaŭ transiris la linion kiu markas la latitudon 40°N. Survoje al la elirejo mi preterpasis areon izolitan, alirebla kontraŭ aparta pago, kie estis okazanta ekspozicio pri dinosaŭroj. Mi ne taksis ĝin interesa, nur robotaj dinosaŭroj movante la kapon, sed pro ĝi mi konscias, ke tie ankaŭ okazas portempaj ekspozicioj. Mi eliris el la ĝardeno kaj per buso revenis hejmen.

 

    Post kelkaj semajnoj mi revenis al la Botanika Ĝardeno kun kelkaj amikoj, kaj ni restis tie mallonge. En tiu tago estis multe pli bela vetero kaj multe pli da verdo. Jen kelkaj fotoj el mia dua vizito:

 

 
 
 
 

Ipernity:

El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments