El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj aplikaĵoj popularaj eksterlande

| 2017-06-30
Bookmark and Share

    Meituxiuxiu

 

 

    La 8-an de oktobro 2008 tiu ĉi programaro por foto-rivelado estis oficiale lanĉita kaj poste fariĝis uzebla en kelkaj ĉefaj platformoj kiaj IOS kaj Android, kaj daŭre estas kiel unu el la 10 jaraj elektoj de Apple Store. Nuntempe la nombro de moveblaj aparatoj kun Meituxiuxiu en la tuta mondo jam superis 1.1 miliardojn.

 

    Didi Chuxing

 

 

    La 9-an de septembro 2012 surrete ekfunkciis Didi Chuxing, veturiga servo per aplikaĵo. Laŭ datumoj Didi Chuxing nun fariĝis la plej granda unuhalta movebla platformo por veturigado en la mondo. Ĝi ofertas veturigajn servojn je 7 milionoj da fojoj ĉiutage en pli ol 360 urboj.

 

    Dianping

 

 

    La 3-an de julio 2015 Dianping, servo de komentado pri gastronomio, aĉetado kaj distriĝo, anoncis, ke ĝia eksterlanda komerco jam kovras 800 urbojn en pli ol 200 landoj kaj regionoj kaj inkluzivas pli ol 2.5 milionojn da eksterlandaj komercistoj. Pro tio Dianping fariĝis la plej granda servo-platformo de la loka vivo en la mondo.

 

    Alibaba

 

 

    La 11-an de novembro 2015, Sumai, platformo por ekspresa eksportado sub la retkomerca kompanio Alibaba, oficiale partoprenis aĉet-festivalon de la 11-a de novembro. Laŭ statistikoj, en la unua minuto de la 11-a de novembro mendis varojn uzantoj el 103 landoj kaj regionoj, kaj en la unua horo tiuj el 220 landoj kaj regionoj.

 

    WeChat

 

 

    La 11-an de januaro 2016 Zhang Xiaolong, direktoro de WeChat, diris, ke la ĉefa enspezo el artikoloj sur publikaj platformoj de WeChat ĉiutage superis 1 miliardon da juanoj. En la listo de la aplikaĵoj por servoj de sociaj retoj WeChat estas inter la supraj kvin en 12 landoj kaj regionoj krom Ĉinio.

 

    Mobike

 

 

    La 23-an de marto 2017 Mobike, ĉina servo de kunluaj bicikloj, fariĝis uzebla en Singapuro. Jen sukcese eksportiĝis la ekologia ideo de malalt-karbona veturado, donante al la ĉinaj studentoj studantaj tie fieron pri tiu ĉi ĉina produktaĵo.

 

    Alipay

 

 

    La 8-an de majo 2017 la financa kompanio Ant Financial anoncis, ke la kompanio atingis interkonsenton pri kunlaboro kun First Data, usona kompanio pri teknologio por pagado, tiel ke ĝia servo por surreta pagado, Alipay, estonte povos helpi uzantojn fari aĉetadon ĉe 4 milionoj da usonaj entreprenoj. Tiamaniere Alipay nun havas preskaŭ la saman skalon kiel Apple Pay.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments