El Popola Ĉinio>头条新闻>

Hongkongo en okuloj de fremdlandanoj

| 2017-06-30
Bookmark and Share
 

    Ĉin-okcidenta vivmaniero, alta laborefiko, kultura inkluziveco, oportuna trafiko, prospera ekonomio... Jen Hongkongo, perlo en la Oriento. Ne gravas via nacieco nek via haŭtkoloro, la urbo donas al vi kialon por ami ĝin.

 

    Sensoleca vivo

 

Lee Stacy Belcher (la 2-a de maldekstre) gustumis teon en Duoninsula Hotelo de Hongkongo, kun siaj familianoj la 2-an de majo 2015.

 

    En 2006 Lee Stacy Belcher rezignis sian laboron en universitato de Usono kaj venis al Hongkongo. Tiam neniun amikon ŝi havis pro lingva baro. Ŝi diris: "En la aĝo de 40 jaroj mi decidis sperti novan vivon, ĉar oni devas senĉese sin defii."

 

    Vivante en Hongkongo ŝi ŝajne estas en sia hejmloko Virginio, ĉar hongkonganoj estas amikaj kaj ĝentilaj, kaj amas sian familion. Ŝi ofte prenas taksiojn kaj dum la pasintaj 11 jaroj ŝi estis trafita de nur du malgrandaj malagrablaĵoj. "Jen bela socio, kiun oni ne povas trovi en ajna loko de la mondo", ŝi diris.

 

    Lee Stacy Belcher opinias, ke Hongkongo allogas pro siaj libereco, sekureco kaj ekonomia prospero. Ŝi ĝuas ĉiun tagon en Hongkongo kaj profitas de kunlaboroj kun kolegoj el Germanio, Francio, Usono, Sud-Afriko, Hindio kaj aliaj landoj. Ŝi diris: "Mi amas Hongkongon kaj esperas, ke ĝi estos pli kaj pli bona."

 

    Estas tre malfacile trovi bonan urbon kiel Hongkongo en la mondo

 

    Same kiel Lee Stacy Belcher, estas ankaŭ Si Huadi, kiu ŝatas nomi sin hongkongano. Por li Hongkongo estas la loko por luktado kaj realigo de revoj.

 

    Antaŭ 25 jaroj Si, kiu estis sorĉita de ĉina luktarto, venis de Hindio al Hongkongo, kun 800 usonaj dolaroj. Tiam li okupiĝis pri tri portempaj laboroj ĉiu-tage kaj kunloĝis kun homoj de malsamaj haŭtkoloroj en malgranda kaj simpla loĝejo.

 

    Nun li kaj liaj familianoj loĝas en altklasa komunumo. Liaj du filoj lernas en hongkongaj famaj lernejoj kaj kapablas paroli la lingvojn anglan, hindian, guangdong-an kaj ĉinan.

 

    Li opinias, ke Hongkongo estas la plej sekura urbo en la mondo, kaj la publika servo de Hongkongo estas unuaklasa. Si Huadi kredas: "Estas tre malfacile trovi bonan urbon kiel Hongkongo en la mondo."

 

    La plej granda ĉarmo de Hongkongo: kulturo sen ekskluziveco

 

 

    Jose Manuel el Meksiko vivas en Hongkongo de nur tri jaroj, tamen li profunde amas la lokon.

 

    En 2014, Jose estis sendita al Hongkongo por laboro. En la unua tago de eklaboro, li perdis la vojon. "Causeway Bay estas tre prospera kaj ĉie videblas luksaj butikoj, belaj veturiloj kaj domegoj. Ili perdigis al mi la direkton."

 

    Tamen post tre mallonga tempo, li kutimiĝis al la vivo en Hongkongo. Li diris, ke por fremdlandanoj Hongkongo estas tre bona. "Vi povas trovi ĉion kion vi volas, ĉu tio estas la ĉina vivmaniero aŭ la okcidenta."

 

    Jose, kiu vivis en Eŭropo kaj Usono, konstatis: "La plej granda ĉarmo de Hongkongo estas ĝia kulturo sen ekskluziveco."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments