El Popola Ĉinio>Usui Hiroyuki>

"Al via gramatiko de la ĉina mankas ... sistemeco"

| 2017-06-29
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

    Daŭre persistas la problemo de la ĉina

 

    Mi delonge ne plu skribis pri la lernado de la ĉina lingvo, kaj tio povus doni eraran impreson al la legantoj, ke mi jam bone ellernis la lingvon. Fakte ne. Jam pasis kvin jaroj depost mia ekloĝo en Pekino, kaj daŭre restas problemoj. En decembro 2015, post longa interrompo, mi denove komencis viziti ĉinlingvan lernejon: dufoje semajne. Antaŭe mi ĉeestis en plurpersona klaso, sed ĉi-foje unu instruisto por unu lernanto. Pri la antaŭa lernejo vi povas legi ĉe: http://www.espero.com.cn/2012-08/08/content_30460155.htm.

 

Mia nuna lernejo sin trovas en tiu ĉi granda butikumcentro.
 
Mi "memfotiĝas" kun mia instruistino, kiu parenteze ne estas tiu kiu konsciigis min pri la manko de la gramatiko ĉe mi.
 

    Komence mi petis la lernejon aranĝi, ke lunde mi okupiĝu pri la verkado, kaj vendrede pri la prononcado. Unuflanke mi ŝatas verki kaj volas evoluigi tiun kapablon en la nun lernata lingvo, kaj aliflanke mi opiniis, ke mia plej granda problemo en la ĉina devas esti la prononcado. La ĉina lingvo uzas pli multe da sonoj ol la japana (kaj ankaŭ Esperanto, la dua plej forta lingvo por mi post la gepatra japana, ne utiligas tiom multe da ili), kaj aldone la kvar tonoj prezentas foje ne supereblajn malfacilaĵojn, almenaŭ subjektive.

 

    La vera problemo montriĝis la gramatiko

 

    Tiel pasis monatoj, kaj foje mia instruistino, kiu respondecas pri miaj prononc-lecionoj, surprizis min per jena rimarko: "Mi opinias, ke vi estas ne tipa kiel japano, kiu lernas la ĉinan lingvon." Nature mi demandis ŝin en kio estas la diferenco inter mi kaj la aliaj japanoj. Ŝi respondis: "Vi flue parolas, dum la aliaj ne tiom flue." Mia koro komencis ŝveliĝi de aplombo, sed la instruistino per unu piko sukcesis tuj ŝrumpigi ĝin: "La japanaj lernantoj de la ĉina ofte balbutas, sed ilia lingvo-uzo estas korekta kiam ili ion elbuŝigas. Sed mi trovas, ke vi flue parolas sed samtempe faras multajn gramatikajn erarojn. Al via gramatiko de la ĉina mankas ... sistemeco."

 

    Iom poste mi petis la lernejon, ke oni rearanĝu la enhavon de miaj lecionoj tiel ke lunde mi daŭre okupiĝu pri la verkado, kaj vendrede pri la gramatiko. Foje dum la gramatikaj lecionoj mi ne povis esti atakita de preskaŭ tremiga surprizo, ke mi parolis, eĉ se balbute, la ĉinan dum kvin jaroj kaj fakte ne sciis korekte formi multajn frazojn. Fakte mia instruistino pravis: al mia gramatiko de la ĉina fakte mankis sistemeco.

 

    Ĉu survoje al malstultiĝo?

 

    Tio plej verŝajne estas la kaŭzo de tio, ke mia ĉina lingvo sonas ĉiam iom stranga al multaj ĉinoj. Jam antaŭ du jaroj iu ĉina junulino diris al mi, ke mia ĉina lingvo estas ĉarma, ĝi similas al la lingvo, kiun elparolas ... ĉinaj infanoj. Dankon pro la (mal)komplimento, sed mi baldaŭ estos eĉ 50-jara... Estas iom terura ideo, ke mi malgraŭ la aĝo ĉiam ŝajnos al la ĉinoj naiva kiel infano, ĉar tio fakte signifas, ke mi kiel plenkreskulo montriĝos eĉ iom eĉ stulta.

 

    En januaro ĉi-jare (2017) mi iris al Tajlando, kaj antaŭ tio iris al banko proksima de mia laborejo por havigi al mi la tajlandan valuton. Pli frue mi vizitis la saman bankon antaŭ ol iri al la UK en Lillo, do en la somero de 2015. Ĉi-jare mi ne povis ne rimarki, ke intertempe certe mi progresis en la ĉina, ĉar en 2015 la akceptanta oficistino de la banko videble estis iom maltrankvila dum la tuta tempo, ĉu mi komprenas ĉion kion ŝi diras, sed ĉi-foje la alia oficistino, kiu okupiĝis pri mi, videble ne montris tian timon. Do mi ja progresas, eĉ se ne tre rapide. Mi studu kaj esperu.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments