Rekorda publiko en Yuyuantan-parko. Kaj mi estis tie!

| 2017-06-29
Bookmark and Share

Rafael Henrique Zerbetto

 

    Mi multe promenis en Pekino dum Qingming-festivalo, okazinta jam antaŭ pli ol monato, sed estis tiom da vizitaj lokoj, ke mi ankoraŭ havas multon por rakonti.

 

 

    Parkoj kaj ĝardenoj abundas en Pekino, kaj kelkaj tagoj post mia transloĝiĝo al Pekino mi piediris kun miaj kolegoj de la laborejo al la orienta pordego de Yuyuantan-parko, pri kiu mi neniam antaŭe aŭdis, sed oni diris al mi, ke ĝi estas fama pro la belaj flavaj folioj ĉe la strato tra kiu ni piediris. La sceno estis ja belega, kaj aŭtuno estas tre ŝatata de mi ne nur pro la flavaj folioj, sed ankaŭ pro ruĝaj, verdaj, oranĝaj kaj alikoloraj folioj kiuj donas al pekinaj ĝardenoj unikan belecon. mi planis baldaŭ viziti tiun parkon, tiom proksime al mia laborejo, sed finfine tempo pasis kaj mi, post pli ol jaro vivanta en Pekino ankoraŭ ne estis vizitinta ĝin.

 

 

    En babilado kun kolegoj dum tagmanĝa paŭzo pasintjare, oni rakontis al mi ke Yuyuantan-parko estas fama pro la sakuroj, kiuj abundas tie en printempo. Tiu informo instigis min viziti la parkon, sed mi volis fari tion dum sakursezono por vidi la famajn sakurojn, pri kies beleco oni tiom multe parolas. Loĝante proksime al ĝi, estas facile por mi viziti ĝin en la plej taŭga momento, pri kiu mi estis avertita per konto kiun mi sekvas en Wechat, kiu klarigas pri kio okazas en la urbo kaj informas pri rekomendindaj promenadoj por tiu epoko. Ĉijare sakuroj floris ĝuste en la semajno de Qingming-festivalo: jen oportuno nemaltrafebla.

 

 

    En marto, kelkaj semajnoj antaŭ Qingming-festivalo, mi vizitis Yuyuantan-parkon kun mia najbaro: tiam estis neniu verdo, neniu floro, neniu boato sur la lago, sur kiu ankoraŭ restis iom da glacio, postrestaĵo de la vintro. Tiam ne estis vico por aĉeti bileton, kontraŭ unu juano, nek por eniri la parkon, kaj en la parko ne estis multaj homoj.

 

    En la unua tago de Qingming-festivalo, tamen, mi vekiĝis frue kaj pretiĝis, enmetis komfortajn vestaĵojn kaj ŝuojn, manĝis bonan matenmanĝon, prenis mian dorsosakon kaj piediris al Yuyuantan-parko. Kiam mi atingis la pordegon, tamen, mi havis grandan surprizon: estis longa vico por aĉeti biletojn, ĉi foje kontraŭ dek juanoj (prezo por sakursezono), kaj amaso da homoj ĉie. La longa vico estis pro tio, ke mi atingis la lokon frue, kaj bezonis ĉirkaŭ 15 minutojn por aĉeti mian bileton, poste la vico fariĝis eĉ pli granda kaj onidire post la deka matene ĝi estis jam tro longa. En la parko jam estis verdo kaj floroj, kaj multaj homoj estis promenantaj per boatoj sur la lago.

 

 

    Piediri en kelkaj lokoj de la parko estis malfacile ĉar multego da homoj estis tie. La homamaso venigis al la parko plurajn vendistojn, kaj eblis aĉeti frandaĵojn, donacetojn, ludilojn, florojn kaj plurajn aliajn varojn. Ĉiuj volis sin foti antaŭ la belaj floroj.

 

Patrino fotas sian filinon ĉe belaj floroj en Yuyuantan-parko

 

    La homamaso venigis ankaŭ kulturan vivon al la parko. Mi antaŭe estis tie nur unufoje, sabate post-tagmeze, kiam ankoraŭ estis malvarme, do mi ne scias precize kia estas la kultura vivo de la parko dum la jaro, sed en tiu tago ĝi estis speciale alloga: homoj dancantaj, sportantaj, praktikantaj ĉinajn tradiciajn artojn kiel pentraĵo kaj kaligrafio, muzikbando kaj koruso... kaj kompreneble ne mankis homojn kun fotiloj fotante ĉion, speciale la famajn sakurflorojn.

 

 

    Meze de la lago troviĝas bela ponto, sur kiu estis preskaŭ neniu kiam mi unuafoje estis tie, sed en tiu tago estis malfacile transiri tiun ponton, ĉar homoj amasiĝis tie kaj pacienco estis nepra por sukcesi atingi la alian flankon de la lago. La ponto kaj pluraj aliaj lokoj de la parko estis bele ornamitaj per ruĝaj lanternoj, tamen mi ne scias ĉu tion oni faris pro la sakursezono aŭ pro Qingming-festivalo.

 

    Post transiri la ponton mi atingis la plej grandan sakur-ĝardenon de la parko, kaj konstatis ke multaj ĉinoj decidis pikniki tie: paroj, familioj kun infanoj, gajaj geamikoj... ĉiuj sidante sur gasono por manĝi sub la sakuroj. De tie mi piediris ĝis la okcidenta pordego, kiu troviĝas antaŭ alia fama vidindaĵo de Pekino: la Centra Televidturo. Ne temas pri la moderna konstruaĵo kromnomata “Pantaloneto”, kiu ankaŭ estas televidturo, sed pri la malnova televidturo, konstruita antaŭ jardekoj, kiu jam estis la plej alta konstruaĵo en Pekino. Eblas viziti la turon kaj rigardi Pekinon el la alto kaj ankaŭ manĝi en restoracio tie. Alia eblo estas viziti la subteran (kaj ankaŭ subturan) akvarion kaj vidi diversajn speciojn de fiŝoj. Tion mi rekomendas al alilandanoj dum vizito al Pekino, kiel maniero pli bone profiti la tempon, sed mi mem tion ne faris: el Yuyuantan mi revenis hejmen por kuiri mian propran tagmanĝon kaj sekve promeni en alia loko. En la sekva tago mi legis novaĵon pri rekorda publiko en Yuyuantan-parko kaj komprenis ke okaze de mia vizito ĝi estis pli amasplena ol kutime.

 

 

    Yuyuantan estas nepre vizitinda en printempo kaj certe valoras la penon pagi dekoble pli multe ol la normala biletkotizo dum tiu sezono (tion atestas la granda nombro da turistoj), pro la beleco de la parko dum sakur-sezono. La plej bona epoko por vidi sakurojn estas komence de aprilo. Ĉifoje ili floris iom pli frue ol kutime, kaj fine de majo jam estis bele sin montrantaj tie. En aŭtuno la allogaĵo estas ne la parko mem, sed la vojo ĉe la orienta pordego, kiu pleniĝas de flavaj folioj kaj faras unu el la plej famaj pejzaĝoj de aŭtuno en Pekino, kiun vi certe jam vidis en turismaj reklamoj pri la urbo.

 

Flavaj folioj antaŭ Yuyuantan-parko en aŭtuno

 

    En somero kaj vintro, laŭ mi, ne estas speciala sezona allogaĵo en Yuyuantan, sed tio ne signifas, ke ĝi ne estas vizitinda: male, ĝi estas bela kun siaj ĉarmaj kioskoj, pontoj kaj ĝardenoj, kaj ne tiom amasplena kiel aliaj pli famaj parkoj.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments