El Popola Ĉinio>头条新闻>

Filipinanoj rete instruas anglan lingvon al ĉinoj

| 2017-06-27
Bookmark and Share
 

    Oni povas facile trovi fremdlandajn instruistojn por angllingva lernado en grandaj ĉinaj urboj, tamen ne tiom facile en malgrandaj ĉinaj urboj.

 

    Reta edukado estas bona solvo al tiu problemo. Krome, edukaj retejoj dungas multajn filipinanojn, kies gepatra lingvo estas la angla, kontraŭ malalta pago, do estas facile disvolvi personan instruon.

 

    Eŭropanoj, usonanoj kaj filipinanoj estas ŝatataj

 

    La reta instruado de la angla lingvo celas plenkreskulojn kaj junulojn. Instruistoj el Eŭropo, Usono kaj Filipinoj estas preferataj de ĉinoj.

 

    Zhang Liming, kunfondinto kaj ĉefa administranto de la eduka retejo 51Talk, diris en intervjuo kun raportisto de 21a-jarcenta Komerca Heroldo: "Ni starigis lokan centron en Filipinoj kun kompleta sistemo de varbado kaj trejnado de instruistoj."

 

    Krom 51Talk, ankaŭ la retejoj First Future, Hujiang kaj aliaj starigis centrojn en Filipinoj. La retejo First Future havas ĉirkaŭ 1 200 filipinajn instruistojn, kiuj okupas du trionojn de ĝia totala nombro de fremdlandaj instruistoj. Dek miloj da filipinanoj laboras por ĉinaj edukaj retejoj, kaj tio estas la tendenco.

 

 

    Kial oni elektas filipinanojn?

 

    Parolante pri elekto de filipinanoj, Zhang Liming diris, ke la angla lingvo estas unu el la oficialaj lingvoj de Filipinoj, kaj ilia akĉento estas proksima al tiu de usonanoj. Krome, Ĉinio kaj Filipinoj estas en sama horzono, kaj la pago estas malalta. Tial ĉinaj lernantoj povas bone plimultigi sian scion kaj kulturon.

 

    Filipinanoj estas entuziasmaj pri la laboro. Filipina instruisto povas enspezi ĉirkaŭ 3,500 juanojn ĉiumonate. Laŭ publika donitaĵo, distribuo de enspezoj en Filipinoj estas severe malekvilibra kaj senlaboreco plu kreskas laŭ la tendenco de labormerkato.

 

    Filipinano Bene Rose eksedziniĝis kaj havas infanon. Ŝi laboras kiel angla instruisto por eduka retejo jam de pli ol du jaroj. Ŝi konfesis, ke ŝi elektis tiun laboron, ĉar la labortempo estas fleksebla kaj la enspezo estas alta. "Ĉiutage mi rete instruas dek lecionojn en sep horoj." Tiel ŝi povas enspezi inter 3,000 kaj 4,000 juanoj ĉiumonate.

 

    Pli ĉipa

 

    "Oni devas pagi al eŭropa aŭ usona instruisto 300 juanojn por ĉiu 45-minuta leciono, tamen filipina instruisto postulas malpli ol 100 juanojn por la sama leciono. La diferenco estas trioblo," diris li.

 

    Zhang Liming diris, ke alia diferenco inter usona kaj filipina instruistoj estas la ideo pri instruado: usona instruisto preferas interagi kun lernanto. "Ni ne pligrandigos la nombron de instruistoj, nek varbos instruistojn en aliaj regionoj de sudorienta Azio. Ni gravigos la ekvilibron inter kvalito kaj kvanto."

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments