El Popola Ĉinio>头条新闻>

Paga aplikaĵo de ĉinlingva vortaro defende al intelekta proprieto

| 2017-06-27
Bookmark and Share
 

    Lastatempe oni surrete lanĉis aplikaĵon de la ĉinlingva vortaro Xinhua Zidian, kiu estas eldonita de la Komerca Eldonejo kaj reviziita de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj. Per la senpaga versio oni povas kontroli nur du vortojn ĉiutage, kaj tio vaste kaŭzas diskutadon. La kreintoj de la aplikaĵo rimarkigis, ke necesas peti pagon pro la problemoj ligitaj al kopirajtoj, programkreado kaj aliaj.

 

    Oni opinias, ke la prezo de la surreta versio je 40 juanoj estas iom multekosta, ĉar la papera kostas nur 24.9 juanojn kaj estas surrete aĉetebla por 19.9 juanoj. Do, kial estas tia diferenco de prezoj?

 

    Unue la surreta versio ne nur komplete inkluzivas la tutan enhavon de la papera, sed ankaŭ provizas la uzantojn per aldonvaloraj servoj kiel komparilo kaj ŝanĝilo inter la versioj papera kaj cifereca, laŭtlegado fare de profesia anoncisto kaj klarigoj pri la skribado de ĉinaj ideogramoj per filmetoj ktp. La prezo kovras la investon de evoluigo kaj dezajno de la programaro kaj aliajn.

 

    Due la komparo kun la papera versio montras, ke la surreta versio estas pli rapide kaj facile konsultebla, kaj akompanata de sonoj kaj filmetoj.

 

    Trie la aplikaĵo aldonas multajn funkciojn kiel kvizoj pri formado de vortoj kaj pri ordo skribi strekojn de ideogramoj. Krome ĝi ankaŭ povas esti oportune ĝisdatigita kaj doni pli detalajn servojn laŭ la bezonoj de la unuopaj uzantoj.

 

    Pro tio la aplikaĵo de la vortaro estas ne nur surreta registraĵo de la papera versio, sed ankaŭ ĝia rekreaĵo per moderna teknologio.

 

    La konsumantoj devas lerni pagi por novkreado, kaj konscie defendi la laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de la kreintoj por prepari fekundan kulturan grundon por la protekto de intelekta proprieto.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments