El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

El Popola Ĉinio invitas vin filme prezenti gastronomion de via lando!

| 2017-06-23
Bookmark and Share
 

    Ĉu vi ŝatas kuirarton kaj volas diskonigi la kuirarton de via lando al tuta Esperantujo? Jen via ŝanco! El Popola Ĉinio volas aperigi videaĵojn pri kuirarto de malsamaj landoj tra la mondo! Faru videaĵon pri tradicia plado de via lando, preferinde kun iom da klarigo pri ĝia rilato al nacia kulturo, kaj sendu al ni(elpopolachinio@126.com)!

 

    Atentigo:

    Videa datenaranĝo: MP4

    Teksta lingvo: Esperanto

    Filmado: horizontale

    Maksimuma daŭro: 6 minutoj

 

    La filmeto estu ju pli klare des pli bone.

 

    Se la videaĵo estas tro granda por sendi per retpoŝto, vi povas alŝuti ĝin en Dropbox kaj sendi nur la ligilon.

 

    Estas atendite, ke ni ricevas vian videaĵon aŭ ligilon kun via nomo kaj landnomo.

 

    Antaŭdankon por via partopreno!

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments