El Popola Ĉinio>头条新闻>

Jack Ma: Alibaba povas helpi malgrandajn kaj mezgrandajn entreprenojn fariĝi Amazon

| 2017-06-22
Bookmark and Share
 

    La 21-an de junio en Detrojto, Usono, malfermiĝis la forumo de malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj Gateway 17, kiu estis organizita de Alibaba kaj kunorganizita de la usona ŝtato Miĉigano. En tiu okazo Jack Ma, fondinto kaj prezidanto de la ĉina kompanio Alibaba, kaj Charlie Rose, prezidanto de la televida kanalo Intervjuo, disvolvis interparolojn.

 

 

    Jack Ma diris, ke Amazon estas bona kompanio pri retkomerco, Alibaba estas kompanio, kiu helpas al aliaj kompanioj prosperi en la kampo de retkomerco.

 

 

    Li aldonis, ke Alibaba celas helpi ĉiujn malgrandajn kaj mezgrandajn entreprenojn konkurenci kun gigantoj kiel Amazon kaj IBM. Alibaba kredas, ke ĉiuj kompanioj povas fariĝi kompanioj similaj al Amazon.

 

 

    La ĉi-foja forumo estas la unua grandskala komerca forumo, kiu estis organizita de ĉina entrepreno en Usono, kaj ankaŭ estas la unua okazo por usonaj posedantoj de malgrandaj kompanioj kaj farmistoj partopreni en sia propra lando forumon organizitan de ĉina entrepreno. Sonny Perdue, usona sekretario de agrikulturo, speciale sendis gratulan leteron en kiu li skribis, ke li dankas Alibaba pro tio, ke ĝi donis al usonaj kompanioj okazon kompreni Ĉinion.

 

    La forumo estas ankaŭ grava simbolo de la akcelado de ekonomiaj kaj komercaj kunlaboroj inter la du landoj post publikigo de 100-taga plano pri ekonomia kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono. Alibaba reprezentas ĉinajn entreprenojn kaj aktive proponas al usonaj kompanioj ŝancojn por kunlaboro kaj kunantaŭenigo de nova tutmonda komerco.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments